Pogo-bastono (Pogo) estas ludilo uzata por salti supren kaj malsupren. Ĝi konsistas el bastono pintita per tenilo en la formo de la angla litero T kaj paŝejo sur la fundo ligita al risortoj. Sub la risorto estas kaŭĉuka kovrilo.

Pogo-bastono

Por salti, staru sur la paŝejoj kaj tiam saltu por kuntiri la risorton. La energio stokita en la risorto liberiĝas kaj puŝas la uzanton supren, kune kun la bastono. La procezo ripetiĝas ĉe surteriĝo. Helpe de korpa kliniĝo vi eĉ povas moviĝi laŭ diversaj direktoj.

La pogo-bastono estas la fonto de inspiro por la pogo-danco .

Ekzistas alia versio de la pogo-bastono, la pogo-pilko. Ĝi estas pilko kun plasta rondo ĉirkaŭ ĝi, sur kiu oni staras kaj saltas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti