Polícar [poLIkar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la sudokcidenta parto de la komarko de Guadix, lime kun la municipoj Cortes y Graena, Beas de Guadix kaj Lugros. En 2016 estis 234 loĝantoj.[1]

Polícar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18516
Demografio
Loĝantaro 274  (2023) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 15′ N, 3° 14′ U (mapo)37.257777777778-3.2330555555556Koordinatoj: 37° 15′ N, 3° 14′ U (mapo) [+]
Alto 1 156 m [+]
Areo 5 km² ( 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Polícar (Hispanio)
Polícar (Hispanio)
DEC
Polícar
Polícar
Situo de Polícar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Polícar [+]
vdr
Situo de Polícar en la provinco Granada.

La vilaĝo apartenis al familio dum jarcentoj. Ĝi estis unu de la lastaj latifundioj vendataj al siaj lokanoj. Nur en 1977 tio finfine okazis kontraŭ prezo de 29 milionoj da pesetoj, kaj la posta dispartigo de teroj inter la lokanoj. Nur en 2006 oni reguligis la posedatestilojn.

La tipa pejzaĝo de Polícar estas karaktera de agrikultura areo de alta montaro, ofta de la nordoriento de la provinco Granado. Okupita de altebenaĵo, ene de la norda deklivaro de Sierra Nevada, kaj limigita de ravinoj de la nomitaj badlandoj, tipaj de la komarko Hoya de Guadix. Tiu areo estas forte modifita de homoj pere de la agrara aktivado. La natura vegetaĵaro preskaŭ malaperis kaj la profilo de la tereno mildiĝis. En tiu zono estas kultivoj ĉefe de vitoj, migdalarboj, cerealoj, paŝtejoj por la brutaro kaj kelkaj legomoj. Tamen estas ankaŭ indiĝena vegetaĵaro kiaj kverko kaj pino, kaj arbustoj kiel lentisko. Aliaj specioj reprezentataj estas timiano, la rosmareno, lavendo, alfo, genisto, ktp. Estas ankaŭ restaĵoj de la mediteranea arbaro de alta montaro, same kiel ĉeriveraj arbaroj, en la zono de la rivero Alhama kaj de la nombraj akvorezervejetoj kaj kanaletoj kiuj fluas tra la municipo.

Notoj redakti

  1. «Instituto de Estadística y Cartografía de Andalucía. SIMA - Polícar (Granada)». www.juntadeandalucia.es. Konsultita la 30an de januaro 2020.