Pola-rusa milito 1609-1618

kunpuŝiĝo inter la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj la Rusa carlando en la jaroj 1609-1618

Pola-rusa milito 1609-1618 (moskva milito) – kunpuŝiĝo inter la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj la Rusa carlando en la jaroj 1609-1618.

Limoj de Respubliko de Ambaŭ Nacioj dum la Pola-rusa milito 1609-1618, rezulte palajn limojn eniris Smolensk-tero kaj aliaj orientaj teritorioj
Omaĝo de rusiaj caroj Ŝujskij antaŭ pola reĝo dum la kunsido de varsovia Sejmo, skizo al la pentraĵo de Jan Matejko, sur la pentraĵo la pola krona kampa hetmano Stanisław Żółkiewski prezentas al pola reĝo la malliberigitajn rusiajn carojn kiuj omaĝas
Bazilo la 4-a Ŝujskij

Caro Bazilo la 4-a Ŝujskij timanta laŭvican polan intervenon en aferoj de Rusio interkonsentis la 28-an de februaro 1609 en Viborg aliancon kun Svedio kontraŭ Pollando. Laŭ ĝi Karolo la 9-a devus redoni al Rusio fortikaĵojn en Inflantoj, rekonkeritaj dum la pola-sveda milito 1600-1611. Svedaj korpusoj de Edvard Horn kaj Jacob Pontusson de la Gardie kunligiĝis kun la rusa soldataro. Aprile al Velikij Novgorod alvenis 15000 svedajn soldatojn kaj solduloj de Francio, Skotlando, Germanio kaj Anglio. Skopin-Szujskij fronte de la 27-mila grupiĝo de sveda-rusa armeo ekprovis forigi polan sieĝon de Moskvo. La 23-an de julio 1609 venkis armeon de Aleksander Zborowski apud Tver. Li tamen estis devigita pro ribelo de fremdlandaj solduloj, kiuj ne ricevis soldatan salajron, rezigni pri atako kontraŭ poloj sieĝantaj Moskvon.

pola-litova reĝo Sigismondo la 3-a Vasa (pole Zygmunt III Waza)

Responde al tio Sigismondo la 3-a Vasa militiris al Smolensk kaj eksieĝis ĝin septembre 1609. Tiamaniere komenciĝis regula pola-rusa milito.

Tamen permanentaj atakoj de la opozicio kaj invado de la pola-litova armeo devigis la ĉefajn bojarojn akcepti proponon de pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa (pole Zygmunt III Wasa) kaj detronigi rusian caron Bazilon la 4-a Ŝujskij. Tiam necesis iel ajn savi la landon, por ĝin oni ne dronigu en sango.

Julie de 1610 Bazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio) estis arestita kaj perforte abdikis.

Septembre lin kaj liajn du fratojn oni transdonis al reprezentantoj de Pollando-Litovio, kiuj veturigis ilin kiel malliberuloj al Pollando. En Varsovio kun Bazilo la 4-a, eksa caro de Rusio, konversaciis pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, por la ioma tempo en la mallibereja ĉambro de la fortreso Malborko (pole Malbork) kiu poste ekzilis ilin en la fortreson de Gostinino (pole Gostynin). Tion nomigis poloj Omaĝo de caro al pola reĝo. Bazilo la 4-a mortis en ĝi la 12-an de septembro 1612 . Post kelkaj tagoj tie mortis lia frato Demetrio. Alia frato Ivano poste revenis Rusion.