Pola Matematika Societo

Pola Matematika Societo (pole: Polskie Towarzystwo Matematyczne) – societo asociiganta personojn ligitajn kun la pola matematiko. Ties celoj estas:

Pola Matematika Societo
emblemo
matematika societo
Komenco 1919 vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Membro de Eŭropa Matematika Societo vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo public benefit organization
vdr

- laŭ statuto de PMS -

a. reprezentado de opinioj kaj interesiĝoj de pola matematika medio;

b. disvastigado de matematika kulturo, en tio apogo de matematika edukado kaj popularigo de matematiko;

c. apogo de matematikaj esploroj kaj aplikaĵoj de matematiko;

d. zorgo pri firmigo de la tradicio de pola matematiko;

e. integro de pola matematika medio, en tio subtenado de ligoj kun polaj matematikistoj laborantaj eksterlande;

f. flegado pri ĝusta organizado kaj laborkondiĉoj de polaj matematikistoj.

Historio redakti

La 2-an de aprilo 1919 kunsido de 16 matematikistoj de Krakovo vivigis Matematikan Societon en Krakovo. Inter kunvenintoj troviĝis: Stefan Banach, Leon Chwistek, Otton Nikodym kaj aliaj. Statuto de la kreita societo difinis ĝian celon kiel ĉiuflankan evoluon de pura matematiko kaj aplikata pere de okazigo de sciencaj kunsidoj kun lekcioj. Estraron de la societo eniris: prezidanto S. Zaremba, anstataŭanto A. Hoborski, sekretario F. Leja kaj kasisto L. Hordyński.

Dum unu jaro nombro de membroj kreskis ĝis 40, baldaŭ poste ĝis 50. Al ĝi aliĝis ankaŭ matematikistoj ekster Krakovo, i.a. Zygmunt Janiszewski, Kazimierz Kuratowski, Wacław Sierpiński kaj Hugo Steinhaus.

Reorganizo

En 1920 ĝi transformiĝis en tutpollandan organizaĵon sub la nomo Polskie Towarzystwo Matematyczne (mallonge PTM) kun nova statuto prilaborita la 11-an kaj 12-an de decembro 1920. La estraro plu restis en Krakovo, eksteraj membroj povis laŭ permeso fondi filiojn en aliaj urboj. Unue en 1921 kreiĝis Filio de Lvovo kaj en 1923 en Varsovio, Poznań kaj Vilno. En 1928 Societo nombris 165 membrojn.

Dum Eksterordinara Kunsido la 14-an de marto 1936 en Lvovo oni reformis la societon kreante federacion de filioj. Prezidantoj de unuopaj estaroj konsistigis la Ĉefan Estraron. La sidejo translokiĝis al Varsovio kaj en 1937 kreiĝis Filio de Krakovo.

Intermilita agado redakti

Eldonaĵoj

Realigante siajn celojn la Societo komencis eldoni "Rozprawy Polskiego Towarzystwa Matematycznego" (Disertaĵoj de Pola Matematika Societo). La unua volumo estis eldonita en Krakovo en 1921. Sekvan oni eldonis unu jaron poste sub la nomo "Annales de la Société Polonaise de Mathématique" kaj ĝi entenis 8 sciencajn laboraĵojn. Redaktoro de "Annales" estis Stanisław Zaremba. Ĝis eksplodo de la dua mondmilito aperis 17 volumoj. La revuo aperadis en kongresaj lingvoj, sed "Dodatki" (Suplementoj) aldonataj al kelkiuj volumoj estis pollingvaj kaj ampleksis i.a. dokumentojn pri la vivo de la Societo kiel statuto, raportoj kaj protokoloj.

Kunvenoj

La Societo organizis Polajn Matematikajn Kunvenojn. La tri unuaj okazis antaŭ 1939. La unua en Lvovo en la tagoj 7–10 de septembro 1927 kaj kolektis ĉ. 200 partoprenantojn, kaj inter ili kelke da sciencistoj de eksterlando. La dua estis en Vilno en la tagoj 23–26 de septembro 1931, kaj la tria en Varsovio (28.09–3.10.1937).

Dum la intermilita periodo oni prezentis 1143 referaĵojn dum kunsidoj en la kvin filioj.

Agado post 1945 redakti

La unua postmilita filia kunsido okazis en Krakovo la 27-an de marto 1945. Marte 1946 kunvenis Estraro, ankoraŭ en la konsisto de 1939, ekmankis nur la prezidanto Stefan Banach (mortis en 1945 en Lvovo), kaj venontjare oni jam elektis novan Ĉefan Estraron: prezidanto Kazimierz Kuratowski, kasisto Karol Borsuk kaj sekretario Andrzej Mostowski.

Decembre 1946 okazis la 4-a Pola Kunveno de Matematikistoj en Vroclavo, kiun partoprenis 48 delegitojn. Oni starigis tri premiojn: je la nomoj de Stefan Banach, Stefan Mazurkiewicz kaj Stanisław Zaremba, kiuj devus esti atribuataj al la plej bonaj matematikaj laboraĵoj el la periodo de la du lastaj jaroj. Unuopaj filioj komencis refunkciadon kaj fondiĝis novaj: en Lodzo en 1946, en Lublin en 1947, en Gdańsk en 1949, en Toruń en 1952, en Gliwice en 1954, en Szczecin en 1956.

Prezidantoj redakti

La funkcion de prezidantoj plenumis i.a. Zdzisław Krygowski (1926-28), Wacław Sierpiński (1928-30), Kazimierz Bartel (1930-32), Stefan Mazurkiewicz (1932-36, 1937-39), Stefan Banach (1939-45), Karol Borsuk (1946), Kazimierz Kuratowski (1946-53), Stefan Straszewicz (1953-57) kaj aliaj.

Eldonaĵoj redakti

Jarlibroj "Annales de la Société Polonaise de Mathématique" estis eldonataj ĝis 1952 (aperis 25 volumoj). La publikadon de tiu ĉi eldonaĵo transprenis Matematika Instituto de Pola Scienca Akademio kaj ĝi estas daŭrigata kiel Annales Polonici Mathematici. En 1955 Pola Matematika Societo entreprenis eldonadon de novaj publikaĵoj eldonante (2008) 6 revuojn nomataj kiel Jarlibroj (serioj 1 - 6). Ili estas:

  • Commentationes Mathematicae (Prace Matematyczne)
  • Wiadomości Matematyczne - Roczniki Polskiego Towarzystwa Matematycznego Seria II
  • Matematyka Stosowana - Roczniki Polskiego Towarzystwa Matematycznego Seria III
  • Fundamenta Informaticae - Roczniki Polskiego Towarzystwa Matematycznego Seria IV
  • Didactica Mathematicae - Roczniki Polskiego Towarzystwa Matematycznego Seria V
  • Antiquitates Mathematicae - Roczniki Polskiego Towarzystwa Matematycznego Seria VI

Plie, kun la Pola Fizika Societo kaj Pola Astronomia Societo estas eldonata popularscienca monatrevuo Delta.

Bibliografio redakti

  • Tadeusz Iwiński: Ponad pół wieku działalności matematyków polskich. Zarys historii Polskiego Towarzystwa Matematycznego 1919-1973 (Pli ol duonjarcento de la agado de polaj matematikistoj. Skiza historio de Pola Matematika Societo) ,PWN, Varsovio 1975.

Eksteraj ligiloj redakti