Pola Radio (pole Polskie Radio Spółka Akcyjna, mallonge PR S.A.) estas la publika radiofonia kompanio de Pollando. Ĝi ekfunkciis la 18-an de aŭgusto 1925 kaj komencis regulajn dissendojn en aprilo 1926.

Pola Radio
Polskie Radio S.A.
emblemo
dissendanto • organizaĵo
Komenco 1925 vd
Geografia situo 52° 13′ 47″ N, 21° 0′ 44″ O (mapo)52.229675621.0122287Koordinatoj: 52° 13′ 47″ N, 21° 0′ 44″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Pola Radio (Varsovio)
Pola Radio (Varsovio)
DEC
Pola Radio
Pola Radio
Map
Pola Radio
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd
Posedatoj Polish Radio channel 3 • Polskie Radio Program II • Polskie Radio Program I • Polskie Radio 24 • Polish Radio External Service • Polskie Radio Program IV • Pola Radio ChopinQ20032847 • Polskie Radio Kierowców • Polskie Radio Białystok • Polskie Radio Gdańsk • Polish Radio Katowice • Polish Radio Kielce • Radio Koszalin • Radio Kraków • Polish Radio Lublin • Radio Łódź • Polskie Radio Olsztyn • Polskie Radio Opole • Polskie Radio Pomorza i Kujaw • Radio Poznań • Q11822700 • Radio dla Ciebie • Radio Szczecin • Radio Wroclaw • Q11833466 vd
Agokampo teledissendado
Retejo Oficiala retejo
Jura formo spółka akcyjna
vdr
Łukasz Żebrowski, unu el la redaktoroj de la Esperantaj elsendoj de Pola Radio, en studio

En majo 2007 la kompanio elsendis per kvar ĉefaj enlandaj kanaloj:

  • Programo I (ĝenerala priskribo: neformala, facila muziko), dissendas aere (per FM kaj AM) kaj interrete.
  • Programo II (kultura), per FM kaj interrete.
  • Programo III (popmuziko), per FM kaj interrete.
  • Programo IV (junulara kaj eduka), per FM kaj interrete.

Krome ekzistas:

  • Poreksterlanda servo (pole Polskie Radio dla zagranicy), kiu elsendas pole, angle, beloruse, germane, hebree, ruse kaj ukraine; per AM (mallongaj kaj mezaj ondoj), per satelito kaj interreto.
  • Servo en Esperanto (ekster la kadro de la poreksterlanda servo), nur interrete.

Esperanto-Redakcio redakti

 
Barbara Pietrzak

Dum pli ol kvindek jaroj la Esperanto-Redakcio de Pola Radio por multaj estis la voĉo de Esperantujo. Apenaŭ eblas scii, kiom da izolitaj esperantistoj unuafoje aŭdis la lingvon per mezaj aŭ mallongaj ondoj el la studio en Varsovio. Nekalkulebla estas ankaŭ la kvanto de famaj kaj nekonataj esperantistoj, kiuj en sep diversaj jardekoj, de la 1950-aj ĝis la 2010-aj, estis intervjuataj en la elsendoj de Pola Radio. La plej konata el la voĉoj de Varsovio tamen sendube estas tiu de Barbara Pietrzak, kiu eklaboris en la Esperanto-redakcio ekde 1968, kaj partoprenis la redakcian laboron ĝis la lasta elsendo la 31an de januaro 2011, kiu finiĝis per ŝiaj vortoj.[1]

Ĝis januaro 2007 ekzistis ankaŭ regula esperanta elsendado pere de radiaj ondoj (kadre de la tiama nomo de la eksterlanda servo Radio Polonia).

En 2006 ekaperis voĉoj pri ĉesigo de la elsendoj. Dum pluraj monatoj okazis tre delikataj klopodoj, ke oni rezignu pri tia plano.

 
 Tio, kio plej ŝokis, estis deklaro de la prezidanto de Pola Radio laŭ kiu: "Ĉar Zamenhof estis hebreo, se lin ne honorigas Izraelo, kial tion faru Pollando?". Tio estigis vastan proteston ĉe la Esperantistoj (kelkaj ankaŭ skribis al ambasadorejoj de Pollando en sia lando). Oni petis komentojn pri tia deklaro, kiun kelkaj difinis rasisma. Sekvis intensa kampanjo de solidareco kaj premoj ĉe la instancoj de la pola radio. 

Ĝuste koincide kun la Zamenhofa tago 2006 (15/12/2006), oni ĉesigis la kurtondajn elsendojn (pritrakton de la okazintaĵoj oni povas aŭskulti en la elsendo de la Esperanto-elsendo de Radio Vatikana de la 17a de decembro 2006 (http://www.radio-vatikana-esperanto.org/2006/1217/rv061217.mp3).

La elsendoj rekomenciĝis kelkajn semajnojn poste, sed per nova formo, nome, podkaste.

Alia limigo de la elsendoj okazis en 2009: ĝuste sojle de la Universala Kongreso en Bjalistoko, Pollando. La Esperanto-redakcio de la Pola Radio komencis ne plu elsendi sabate kaj dimanĉe pro budĝetaj kialoj. Dum la sama jaro Gabriela Kosiarska devis portempe ĉesigi sian redaktadon pro privataj kialoj kaj la antaŭa ĉefredaktorino Barbara Pietrzak tute sole transprenis la laboron.

En la jaro 2011 Pola Radio decidis finfine ĉesigi ankaŭ la Esperantajn podkastajn programojn kaj praktike malfondis la redakcion.

La enhavo de la programitaj elsendoj estas daŭre propagandata per komunikoj dissendataj tra forumoj, ĉefe pere de de la Uzreta diskutejo soc.culture.esperanto kaj pli poste pere de la Fejsbukejo "Amikaro de Pola Radio en Esperanto".

La 17an de oktobro 2012 dum la Konferenco pri Esperanto en Pola Senato parlamentano Tadeusz Iwiński proponis refunkciigon de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio kiel unu el la celoj de Senat-Sejma Grupo por Apogi Esperanton kiu tiu-tage estis inaŭgurita en Pola Parlamento kaj la parlamentano Iwiński fariĝis ano de la Grupo.

Gravaj okazaĵoj redakti

Unuaj elsendoj de Pola Radio redakti

Esperantaj elsendoj de Pola Radio redakti

Dum kvardek jaroj, la eksterlanda servo de Pola Radio (ĝis 2007 nomata Radio Polonia) elsendis ĉiutage almenaŭ unu duonhoran Esperantan redaktaĵon, ankaŭ kun novaĵoj pri la movado kaj Esperantujo. La 20.000-a elsendo okazis la 23-an de julio 2010. La plej fama legisto dungita de E-redakcio de Radio Polonia estis Lucjan Szołajski kaj lia belsona voĉo estis vaste rekonebla por plimulto de poloj.

  • 1959 – unua elsendo esperantlingva
  • 2000 - Radio Polonia pere de World Radio Network inaŭguras ĉiutagan elsendon de inform-magazinoj en kelkaj lingvoj laŭ la tekniko Real Audio
  • 2006 - Oni planis okazigi la lastan esperantlingvan elsendon de Radio Polonia je la 15-a de decembro 2006, la Zamenhofa tago de la tutmonda esperantistaro, sed, pro protestoj, la fino okazis nur la 8-an de januaro 2007.
  • 2007, la 9-an de januaro aŭdeblas la unua novformata, podkasta elsendo en Esperanto, ne plu en la kadro de la eksterlanda servo de Pola Radio, antaŭe nomita Radio Polonia. Ĝi rezidis teĥnike plu sur la Polradia servilo sed ekster la ĝenerala portalo kaj pro tio preskaŭ kaŝita.
  • 2009 - pro buĝetaj kialoj oni devis ĉesiĝi la semajnfinajn elsendojn.
  • 2010 - Boguslaw Franciszek Ubik-Perski fondis la Fejsbukan grupon "Amikaro de Pola Radio en Esperanto" subtene al la E-Redakcio ĉe Pola Radio.
  • 2010 - En majo la ĝis tiam sola pagata kunlaborantino de la Esperanto-programo, Gabiela Kosiarska, ricevis aliajn taskojn kaj ne plu povos dum la labortempo zorgi pri la Esperanto-programo[2]. La retejo de la eksterlanda servo montris plu nur programojn en la sep lingvoj angla, belorusa, germana, pola, rusa, ukraina, hebrea, sed ne en Esperanto.
  • 2011 - La lasta redaktoro estis komisiita per aliaj taskoj en alia fako de la radio, pro kio la elsendo publikigita en la reto la 31-an de januaro 2011 restis la lasta.[3]

Transiro al Pola Retradio en Esperanto redakti

Bibliografio redakti

Barbara Pietrzak, en sia artikolo Esperantaj elsendoj kiel natura lingvomedio[4] resumas la historion de la radio ĝis 2008; jam en 1922 estis du radiostacioj kun esperanta programo, 47 en 1924, 168 post tri jaroj ktp. Tio "havis enorman signifon por la esperantistoj, ofte vivantaj dise kaj izolite".[5] En 1959 "en Varsovio komenciĝis regulaj Esperanto-elsendoj" rilate al la 100-a naskiĝdatreveno de Zamenhof kaj la unua UKo en Orienta Eŭropo post la Dua Mondmilito.[6] Laŭlonge de la jaroj la formato estis foje ŝanĝita, sed ekde 2007 Pola Radio ekzistas nur kiel podkasto. Resume la elsendoj de Pola Radio estas komprenataj kiel kreado de natura lingvomedio, kaj oni montras fragmentojn de leteroj senditaj de aŭskultantoj kiuj parolas pri siaj propraj personaj spertoj, la uzado por instrulaboro kaj por propra lernado.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti