Polifenoloj estas grupo da aromataj kombinaĵoj, kiuj havas du aŭ pli da hidroksilaj grupoj ligitaj al la cikla ĉeno tipa por tiaj kombinaĵoj. Ili kalkuliĝas inter la duarangaj metabolitoj. Naturaj polifenoloj ekzistas en plantoj kaj estas farbiloj (flavonoidoj, antocianoj), aromoj kaj taniloj. Ili protektu la planton kontraŭ konsumiĝo fare de bestoj aŭ per agrabla koloro allogu insektojn kun la celo transporti la plantajn semojn de floro al floro.

Deveno redakti

Multaj polifenoloj konsideriĝas bonaj por la homa sano. Plantoj kun multe da polifenoloj ekzemple estas aroniaj beroj, la folioj kaj beroj de ruĝaj vinberoj, ankaŭ en formo de ruĝa vinoŝereo, la ŝelo kaj fruktokarno de la frukto mangostano, la suko de granato, gingko, teo, cistacoj, la semo de perilo (perilla frutescens), baloteo, ĉina meliso kaj sovaĝa sezamo.