Polikaprolaktono (PKL aŭ angla mallongigo PCL (Poly-ε-Caprolacton)) estas biologie malkonstrua plasto, kiu estas produktita je bazo de nafto. Ĝi estas termo-formebla kaj tiel ĝi estas grupigita al termoplastoj. Ĝi estas formita kiel ĉeno de kaprolaktono, la ε-laktono de kaprata acido.

La polikaprolaktono konsistas el sinsekvoj de metilen-unuoj, inter kiuj estiĝas estergrupoj. La proporcio je karbonil- kaj metilenpartoj estas normalokaze 1:5.

Ĝi havas la fandopunkton de ĉ. 63 °C, tirrezistecon de 26-42 MPa kaj ŝiretendiĝon de 600 ĝis 1000 %.

Polikaprolaktonon produktas i.a. DAW en Usono kaj la britaj firmaoj Solvay kaj Bostik Findley.

Uzo redakti

Oni uzas la polikaprolaktonon pro ties bonaj proprecoj krom la kutima pakaĵo, eĉ en la medicino.

Fontoj redakti

  • B. Bogdanov: Niedertemperatur-Thermoplaste für den Gebrauch in der Orthopädie, in Orthopädie-Technik 2/03, 2003; PDF-Download[rompita ligilo]