Polikura tombejo - tombejo en Jalto, kie estas enterigitaj famaj urbanoj. La tombejo ricevis sian nomon laŭ la monteto Polikuro, sur kiu ĝi troviĝas. Aliaj nomoj - Masandra tombejo (laŭ la nomo de la plej proksima loĝloko Masandro), tombejo de Johano la Orbuŝa (laŭ la nomo de la plej proksima preĝejo).

Historie ĝi estis la plej malnova urba tombejo. Dum la Dua mondmilito la tombejo estis preskaŭ plene detruita. Post la milito oni rearanĝis ĝin kiel grandan monumenton kaj reenterigis ĉi tie multajn famulojn. La tombejo estas sufiĉe ofte vizitata historiaĵo de Jalto.

Inter la plej famaj, ĉi tie troviĝas la tomboj de la jenaj personoj:

  • V.S. Kalinnikov (1866-1900) - fama rusa komponisto, kiu loĝis en la urbo ekde 1893 kaj kreis ĉi tie siajn plej famajn komponaĵojn.
  • E.K. Mravina - fama rusa opera kantistino, la lastajn jarojn de sia vivo loĝis en Jalto.
  • S.V. Rudanskij (1834-1873) - ukraina poeto, kuracisto, pentristo, akvita socia aganto; loĝis en la urbo ekde 1861.
  • F.A. Vasiljev (1850-1873) - fama rusa pentristo, pasigis en la urbo du lastajn jarojn de sia vivo.
  • V.N. Dmitrijev (1837-1904) - kuracisto kaj natur-esploranto. Danke al liaj esploroj estis pruvite, ke la klimato de Jalto preskaŭ samas kun la klimato de famaj mediteraneaj kurac-lokoj; li estas konsiderata kiel "patro de la kurac-loko Jalto".
  • D.K. Ĉernov (1834-1921) - mondfama metalisto, "patro de metalografio", malkovrinto de t.n. "punktoj de Ĉernov" - kritikaj temperaturoj, ĉe kiuj okazas strukturaj ŝanĝoj en ŝtalo.
  • A.A. Ĥanĵonkov (1877-1945) - unu el pioniroj de kin-produktado en Rusujo; grava kinisto de Sovetio, kunfondinto de la Jalta kinstudio.
  • N.I. Ziber (1844-1888) - profesoro de la Kieva universitato, unu el la unuaj propagandantoj de la instruo de Marx kaj Engels en Rusujo.
  • K.E. Eŝliman (1808-1893) - ĉefarkitektoro de Jalto kaj de la Suda Bordo de Krimeo.
  • S.A. Najdjonov (vera familinomo - Aleksejev) - fama rusa dramisto, aŭtoro de populara teatraĵo "Infanoj de Vanjuŝin".
  • A.P. Ganskij (1870-1908) - sciencisto-astronomo, unu el fondintoj de Simeiza astrofizika observejo kaj unua ĝia direktoro.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.