Polina Sergejevna Gagarina (ruse: Поли́на Серге́евна Гага́рина, IPA: [pɐˈlʲinə sʲɪrˈɡʲe(j)ɪvnə ɡɐˈɡarʲɪnə] * 27-an de marto 1987 Moskvo) estas rusa kantistino de pop-muziko kaj komponistino. Sian infanaĝon ŝi travivis en Grekio, kie ŝia patrino agadis kiel baletistino. En la jaro 2003 ŝi venkis en kantista konkurso Fabriko de steloj. Ŝi estas finvizitintino de lernejo Moskva artista teatro, ŝi rolis ĉefan virinnan rolon en filma komedio Одной левой, ŝi agadas ankaŭ en dublado. Kun kanto A Milion Voices ŝi partoprenis en konkurso Eurovision Song Contest 2015 kaj ŝi prenis duan lokon. En la jaro 2016 ŝi gajnis Prezon Muz-TV en la kategorio kantistinoj. Ŝi estis ĵurianino de talenta konkurso Voĉo en la rusa televido Unua kanalo. Komune kun repisto Jegor Kreed ŝi surdiskigis kanton "Komanda 2018", oficialan kanton de mondĉampioneco en futbalo 2018. Ŝia unua edzo estis aktoro Pjotr Kislov, la dua edzo estas fotografisto Dmitrij Ischakov. Ŝi havas filon kaj filinon.

Polina Gagarina en 2015
Polina Gagarina en 2015
Polina Gagarina en 2015