Poliptiko

plurpanela artverko

Poliptiko estas

  • pentraĵo konsistanta el pluraj tabuloj ĉarnire ligitaj, kunfaldeblaj; se estas du aŭ tri tabuloj, oni uzas la esprimojn diptiko resp. triptiko.
  • registro de bienoj aŭ de urboj, uzata en Mezepoko kaj en malfrua Romio.
Altara poliptiko en la kirko de S-ta Wolfgang en Schneeberg

La vorto devenas el la helena lingvo (πολυ- = mult-, πτυχή = faldo) kaj aludas al la formo de la objekto.

Laŭ Francisko Azorín poliptiko same estas Retablo, bildo havanta plurajn panelojn. Kiam la paneloj estas 2, 3, 5... nomiĝas diptiko, triptiko, pentaptiko...[1] Li indikas etimologion el la greka polis + ptikos (plura faldo) kaj de tie la latina polyptichus.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 169.
  2. Azorín, samloke.