Politiko de Haitio

La politiko de Haitio karakteriziĝas per forta malstabileco, preskaŭ de la tempo de la sendependiĝo de la lando en 1804. Nuntempe Haitio estas prezidenta respubliko, kun limigita plurpartia sistemo. La Prezidento de Haitio estas ŝtatestro rekte elektita de populara voĉdono. La ĉefministro rolas kiel registarestro kaj estas nomumita de la Prezidanto el inter la plimulta partio en la Nacia Asembleo.

Prezidenta Palaco en Portoprinco, kiel vidita antaŭ ol ĝi estis detruita en la 2010 Haitia tertremo.

La plenuma povo estas plenumata de la Prezidanto kaj Ĉefministro kiuj kune konsistigas la registaron. Leĝdona potenco estas komisiita al la registaro kaj la du ĉambroj de la Nacia Asembleo de Haitio. La nuna strukturo de politika sistemo de Haitio estis fiksita en la Konstitucio de la 29-a de marto de 1987.

Haitio suferas je granda kronika malstabileco: el 38 prezidentoj kiuj estis elektitaj post la kreado de la posteno, el kiuj 14 post la aprobo de la nuna konstitucio, nur 6 finis sian mandaton.

Politika fono redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Haitio.

Haitio estas oficiale duon-prezidenta respubliko, kvankam ĝi estas ofte konsiderata absolutisma en praktiko. Balotrajto estas universala, por plenkreskuloj super 18 jaroj. La konstitucio estis modeligita laŭ tiuj de la Usono kaj de Francio. Ĝi estis aprobita en marto 1987, sed ĝi estis tute interrompita de junio 1988 ĝis 1989 kaj estis nur plene reinstalita en oktobro 1994. Je la 29-a de februaro 2004, ribelo finiĝis per puĉo kontraŭ la popole elektita prezidanto, Jean-Bertrand Aristide, supozeble kun la helpo de la franciaj kaj usonaj registaroj. La unuaj balotadoj post la demisiigo okazis en februaro 2006 por elekti novan Prezidanton. René Préval estis deklarita gajninto kun super 50 procentoj de la voĉdono.

Korupteco redakti

Politika korupto estas ofta problemo en Haitio. La lando konstante rangis kiel unu el la plej koruptaj nacioj laŭ la Indico de perceptata korupto, mezurilo de perceptita politika korupto. En 2006, Haitio estis rangita kiel la plej korupta nacio el inter la 163 kiuj estis alenketitaj por la Indekso.

Prezidento de Haitio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidento de Haitio.

La prezidanto estas la ŝtatestro kaj elektita de populara voĉdono ĉiun kvinan jaron.

Li aŭ ŝi estas helpata de la ministraro, kiu devas esti aprobita de la Nacia Asembleo.

Registaro redakti

Laregistaro de Haitio estas formata de la Ĉefministro, la aliaj Ministroj kaj la Ŝtatsekretarioj.

La ĉefministro, la estro de registaro, estas nomumata de la prezidanto kaj ratifata de la Nacia Asembleo. Li nomumas la Ministrojn kaj Ŝtatsekretariojn. La Ĉefministro observigas la leĝojn kaj, kune kun la Prezidanto, estas priresponda por nacia defendo.

Leĝdona povo redakti

La dukamera Nacia Asembleo de Haitio (Assemblée Nationale) konsistas el la Ĉambro de Deputitoj (Chambre des Députés) kaj la Senato (Sénat). La Ĉambro de Deputitoj havas naŭdek naŭ membrojn, kiuj estas elektitaj por kvar-jaraj periodoj. La Senato konsistas el tridek seĝoj, kun po unu triono elektita ĉiun duan jaron.

Juĝa povo redakti

La laŭleĝa sistemo estas bazita sur la roma civila leĝosistemo. Haitio akceptas devigan jurisdikcion de la Internacia Tribunalo de Justico. Estas Supera Tribunalo, helpata de lokaj kaj civilaj tribunaloj ĉe komunuma nivelo.

Administra divido redakti

Haitio teritorie organiziĝas laŭ dek departementoj. Vidu: Departementoj de Haitio

Eksteraj ligiloj redakti