Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata en la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezentanta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) elektas la ministrojn de la registaro kaj decidas pri iliaj demisioj.

La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezantiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj(hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es)

angle pri la hungaraj partioj kaj ties historioj

La lando Hungario estas dividita al departementoj, kiuj estas

Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala. La ĉefurbo Budapeŝto estas mem departemento.
Oni planas organizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario al 5-8 pli grandaj regionoj, tiel celanta pli bonefike akiri monon el Bruselo.

Historio redakti

Administrado redakti

En 1920 okazis la Trianona Packontrakto, kiu prenis de Hungario multan teritorion. La politikistoj tiam ne agnoskis por longtempo la novajn limojn. Tiel restis ankaŭ la departementa administra sistemo.

Ili planis reformi la departementan sistemon (1949, 1956, 1971) sed tiuj ne realiĝis, oni ne elformis novajn administrajn unuojn en Hungario.

En 1971 aperis leĝo pri la t.n. plan-ekonomiaj regionoj (tiam oni dividis la landon je 6 partoj, nuntempe elformiĝis el tiuj 7- aperis Mez-Trans-Danubio), sed tiuj ne iĝis administraj regionoj.