Politiko de Portugalio

Portugalio estas demokrata respubliko, depost la jaro 1974, kiam la t.n. Revolucio de la Diantoj renversis antaŭan diktatorecan reĝimon. La Konstitucio estis aprobita je la 25-a de aprilo de 1976, kun postaj modifoj en 1982, 1989, 1992, 1997, 2001 kaj 2004.

La voĉdono estas ĝenerala kaj sekreta por ĉiuj civitanoj pli aĝaj ol 18 jaroj.

Ekzistas du ĉefaj figuroj en la politika povo: la prezidento kaj la ĉefministro. La ĉefan povon havas la ĉefministro, dum la prezidento posedas ĉefe reprezentan karakteron.

Politikaj institucioj redakti

 
Palácio de Belém

La Prezidento de Portugalio estas elektita rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Ili estas ĉefkomandantoj de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj ili nomas ĉefministron kaj de ili proponita registaron. Ili havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj.

Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de ties neĉeesto.

La ekzekutivan povon posedas la registaro, ĉe kies kapo troviĝas ĉefministro, kiu ĝenerale estas la ĉefo de la partio kiu ricevis plion da voĉdonoj en la parlamenta elekto. La registaro devas prezenti sian programon al la parlamento. Se ĝi ne estas akceptata de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.

Politikaj partioj redakti

La politiko en Portugalio estas regata de du ĉefaj partioj: la Socialista Partio (PS) kaj la Socialdemokrata Partio (PSD). Oni devas atentigi ke, malgraŭ la nomoj, la unua estas tipa eŭropa socialdemokrata partio, dum la dua estas konservativa.

Krom tiuj ĉi, ekzistas la dekstra Popola Partio (kromnomata ankaŭ Centro Democrático Social, PP/CDS), la Portugala Komunista Partio (PCP), tre influa en la unuaj jaroj post la Revolucio, kaj la Maldekstra Bloko (Bloco de Esquerda, BE).

Listo de portugalaj prezidentoj redakti

Listo de portugalaj ĉefministroj redakti

Post diversaj militistaj registaroj, la deĵorantaj ĉefministroj estis: