Politiko de estimindeco

politika strategio

La termino politiko de estimindecoestimindeca politiko temas pri klopodoj de marĝenaj grupoj kontroli la konduton de siaj propraj membroj kaj montri siajn sociajn valorojn kiel najbaraj kaj kongruaj kun tiuj de la plimulto, anstataŭ defii ties neakceptadon de malsamaĵoj.

La koncepton unue pritraktis Evelyn Brooks en sia libro Righteous Discontent: The Women's Movement in the Black Baptist Church, 1880–1920. Kontekste de nigra usona historio, la politiko de estimindeco estis praktikata kiel klopodo konscie forlasi kaj subfosi kulturajn kaj moralajn praktikojn malestimataj de la plej vasta socio, precipe kontekste de familio kaj moroj. La evoluigon de la Afrik-Usona politiko de estimindeco oni repaŝis ĝis verkistoj kaj aktivistoj kiaj W. E. B. Du Bois kaj Booker T. Washington, kaj uzis kiel manieroj kompreni la elekton kaj politikan trajektorion de Barack Obama. Oni kritikis Prezidenton Obama ankaŭ pro lia uzado de la politiko de estimindeco dum sia prezidenteco, kiel kiam li menciis supozitajn problemojn pri nigra krimado dum sia parolado post la decido de la 24-a de novembro pri la pafmorto de Michael Brown en Ferguson (Misurio).

La politiko de estimindeco estas polemika ankaŭ en la movadoj por GLATa liberiĝo. Oni distingis sintenon el la kampanjoj por gejaj rajtoj de la 1960-aj jaroj, kiuj klopodis prifesti kaj afirmi seksecan diferencon, disde hodiaŭaj sintenoj, kiuj klopodas minimumigi seksecajn diferencojn kaj montri, ke la valoroj de gejaj personoj similas tiujn de la pli vasta aliseksema socio, "fiero surbaza de nekonscia konsento kun dominantaj vidpunktoj pri kio estas hontinda."[1] Verkante por la gazeto Slate, J. Bryan Lowder nomis la atleton Caitlyn Jenner kiel advokaton de politiko de estimindeco en la transgenra komunumo. "Ekde la komenco de la movado por la civilaj rajtoj de gejoj, lesboj, kaj ambaŭseksemuloj," li skribis, "ekzistis individuoj, kiuj klopodis gajni la aprobon de la malgeja socio distancigante sin—aŭ 'paŝante super la korpoj'— de pli 'radikalaj' elementoj en la komunumo. [...] La politiko de estimindeco en la transgenra komunumo, almenaŭ publika, estas pli nova fenomeno, sed ŝajnas ke Jenner pretas enkonduki ĝin."[2]

Referencoj redakti

  1. Gould, Deborah B.. (15-a de decembro 2009) Moving Politics: Emotion and ACT UP's Fight against AIDS, p. 89–91. ISBN 978-0-226-30531-8.
  2. Lowder, J. Bryan. Caitlyn Jenner vs. “the Community”.

Vidu ankaŭ redakti