Polokwane

Sudafrika vilaĝo


Polokwane signifanta "Loko de Sekureco", pli frue Pietersburg estas grandurbo, universitata urbo, ĉefurbo de Provinco Limpopo en Sudafriko.

Polokwane
Vojo en Polokwane
Vojo en Polokwane
Vojo en Polokwane
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 0699 • 0700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 54′ S, 29° 27′ O (mapo)-23.929.45Koordinatoj: 23° 54′ S, 29° 27′ O (mapo) [+]
Alto 1 312 m [+]
Areo 106,84 km² (10 684 ha) [+]
Polokwane (Limpopo)
Polokwane (Limpopo)
DEC
Polokwane
Polokwane
Situo de Polokwane
Polokwane (Sud-Afriko)
Polokwane (Sud-Afriko)
DEC
Polokwane
Polokwane
Situo de Polokwane

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Polokwane [+]
vdr
Mapo de Sud-Afriko, kie Polokwane estas trovebla norde

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Polokwane situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Emalahleni troviĝas 220, Pretorio 236, Johanesburgo 291, Bloemfontein 666, Durbano 680, Port Elizabeth 1181, Kaburbo 1546 km.

Historio redakti

Pietersburg estis fondita en 1886. Dum la brita-bura milito la britoj konstruis tie grandan deportejon por virinoj kaj infanoj. La loĝloko oficiale iĝis urbo en 1992 kaj ĝi prenis la nunan nomon en 2005.

Ekonomio redakti

Polokwane estas industria kaj komerca urbo, kie oni produktas ekzemple Koka-kolaon. La urbo estas ŝatata de turistoj kaj ĉasistoj.

Trafiko redakti

Polokwane havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Pretorio kaj al la norda landparto. Fervojo trafikas al Johanesburgo.

Klimato redakti

Polokwane havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 15-24 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 527 mm. La pluvo kulminas en decembro, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj redakti

  • subĉiela muzeo prezentas la tradician kaj nuntempan vivstilon de la loĝantoj kaj trovaĵojn el la kuprepoko kaj ferepoko
  • la loko de unua orotrovejo de la lando
  • irlanda domo, nun muzeo
  • preĝejoj anglikana kaj romkatolika

Fontoj redakti