Polski Fiat estis pola aŭtomobilmarko, kiu estis produktita laŭ licenco de la itala produkta firmao Fiat.

126p, plej grandnombre produktita modelo

Historio redakti

Komencoj de la entrepreno reiras al la periodo inter la du mondmilitoj. La unu kooperado inter Fiat kaj pola entrepreno daŭris de 1932 ĝis 1939. Oni tiam produktis diversajn italajn modelojn en Varsovio kiel ekz. Fiat 508, kaj ties pluevoluigo estis terena aŭtomobilo pro la pola armeo. Post okupo de Pollando en 1939, la fabriko estis fermita.

La marko reaperis denove en la 1960-aj jaroj kaj ekde tiam oni produktis la modelojn 126p kaj 125p. Pli poste aperis FSO Polonez.

Post la reĝimŝanĝo, la surskribo POLSKI FIAT forfalis. Oni produktis jam ekde 1991 la modelojn Fiat Panda kaj Fiat Cinquecento, pli poste eĉ Fiat Seicento.