Poluilo estas substanco aŭ energio enmetita en la medion, kiu okazigas nedeziratajn efikojn, aŭ male tuŝas la utilon de resurso. Poluilo povas okazigi long- aŭ mallong-daŭran damaĝon per ŝanĝado de la kreskindico de planta aŭ animala specio, aŭ per interferado ĉe homaj havaĵoj, komforto, sano, aŭ simile. Kelkaj poluiloj estas biodegradeblaj kaj tiele ili ne restos en la medio longdaŭre. Tamen la degradadaj produktoj de kelkaj poluiloj estas ili mem poluiloj kiaj la produktoj DDE kaj DDD produktitaj el la degradado de DDT.