La plankpolurmaŝino, polurmaŝinoplankpolurilo estas elektra laborilo por poluri la plankon. Ĝi estas pluevoluo de la poluranta balailo.

unua elektra polurmaŝino
unua polurmaŝino marko „ HAWIG“ de 1912
plankpolurilo marko “Lux”

En la jaro 1904 la hungara inventisto Alfred Pongracz konstruis la unuan elektran polurmaŝino por poluri plankojn (Germana Regna Patento n-ro 166 534 de la 30a de aŭgusto 1904). La inventisto fiaskis pro teknikaj mankoj de la maŝino. La firmao AEG en Berlino ne povis liveri la 1000 elektromotoroj kiujn Pongracz mendis, kaj komisiis Berlinan inĝenieron nomita Ernst Franke pluevoluigi la maŝinon ĝis plena funkciado kaj seria produktado.

Tial Ernst Franke fondis en 1905 la Deutsche Blitzbohnergesellschaft m.b.H. (= Germana fulmrapidpolura societo l.r.) el kiu fariĝas en 1912 HAWIG Hauswirtschaftsmaschinen-Gesellschaft (HAWIG Mastrumadmaŝina societo). HAWIG anoncis multajn patentojn (i.a. Germana Regna Patento n-ro 468099 de 1a decembro 1926) kaj surmerkatigis la unuan elektran polurmaŝio por plankoj. La polurmaŝino „Victor“, de Ernst Franke en 1912 havis elektromotoron kiu turnis alkonstruitajn kaj forpreneblajn brosojn. Poste, la maŝino ricevis du diskojn kun polvosuĉilo, kaj aliaj polurmaŝinoj estis fabrikataj kun tri disko-brosoj.

Intertempe, la purigmaŝino anstataŭis la polurmaŝinon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti