Pomezná
Pomezná (germane Markhausen) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Cheb, administre sub municipo Libá. Ĝi pereis post la dua mondmilito, kiam la vilaĝo troviĝis en malpermesita limzono. Lastaj konstruaĵoj malaperis dum minado en loka sablominejo pro konstruado de valbaraĵo Skalka kaj dum konstruado de la propra rezervujo.
Pomezná | |
germane: Markhausen | |
pereinta vilaĝo | |
Burgejo Pomezná en junio de 2016
| |
Oficiala nomo: Pomezná | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Libá |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Ĥebio |
Rivero | Ohře |
Situo | Pomezná |
- alteco | 450 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 06′ 06″ N 12° 15′ 15″ O / 50.10167 °N, 12.25417 °O (mapo) |
Katastro | 2,079 km² (207,9 ha) Pomezná |
Loĝantaro | 0 |
Orogenenezo montariĝo |
Ĥebia baseno |
Unua skribmencio | 1225 |
- Pereo | ellandigo + Skalka |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Pomezná (Libá) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Pomezná situas en katastra teritorio Pomezná kun areo 2,079 km2.
Geografio aj naturrilatoj redakti
La pereinta vilaĝo troviĝis proksimume 9 km okcidente de centro de Cheb, proksimume 0,7 km de ŝtatlimo kun la federacia lando Bavario. La teritorio situas en dislimejo de Ĥebia baseno kaj Smrčiny, en Natura parko Smrčiny sur maldekstra bordo de rivero Ohře, en inundiga teritorio de akva laboraĵo Skalka.
Historio redakti
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1225. Post la jaro 1945 okazis deviga ellandigo de germanaj loĝantoj. Rilate al sia situo en proksimeco de la ŝtatlimo la vilaĝo troviĝis post la jaro 1950 en nove establita limzono, kio komune kun la konstruado de valbaraĵo Skalka sur Ohře komence de la 1960-aj jaroj signifis ties pereon. Iom post iom estis detruitaj ĉiuj konstruaĵoj, kiel la lasta malaperis malnova muelejo.
Memorindaĵoj redakti
Loĝantaro redakti
Jaro | 1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de loĝantoj | 160 | 163 | 116 | 110 | 102 | 104 | 89 | 44 | 16 | - |
Pluaj fotoj redakti
-
Nova kabano en Pomezná