La Poneo-Ekspreso (angle Pony Express) estis la unua rapidpoŝta transportservo trans la kontinento Nordameriko de la Rivero Misuro al la pacifika marbordo. Dum ĝia ekzisto, mesaĝoj estis portita per ĉevalo trans la ebenaĵoj kaj montoj de la okcidenta Usono.

Pony Express Map William Henry Jackson
Frank E. WEBNER, rajdisto de Ponea Ekspreso, ĉ. 1861

La unua sukcesa livero de la servo de Sakramento al Saint Joseph komencis je la 3-a de aprilo, 1860 kaj finis je 13-a de aprilo.

Staciojn de la Ponea Ekspreso apartigis proksime 16 km (aŭ 10 mejloj, la proksimuma distanco kiun ĉevalo povas galopi). La rajdisto prenis freŝan ĉevalon ĉe ĉiu stacio, portante nur la poŝtsakon (nomata mochila). La poŝtsako estis metita sur la selo, kaj estis fiksita pro la rajdisto sidanta sur ĝin. La poŝtsako povis porti proksime 10 kg da poŝto kaj 10 kg da aliaj aĵoj. Nur 75 kilogramoj da pezo estis permesita sur ĉevalo, inkluzivante la rajdiston. Rajdisto estis ŝanĝita post dek stacioj (aŭ 160 km).

La Poneo-Ekspreso daŭris nur 16 monatojn ĝis ĝi estis anstataŭigita de la transkontinenta telegrafo. Tamen, ĝi montris ke, transkontinenta sistemo povas esti konstruita kaj operacii tutjare - iu kiu dum la antaŭa tempo oni pripensas kiel neebla. Dum ĝia tempo, ĝi estis la plej regulara kaj fidinda translanda poŝtservo.

Heredaĵo redakti

Ankaŭ ekzistas filmo Pony Express pri la sama temo.