Ponta Montaro konstituas montaron en Norda Turkujo, ankaŭ konata kiel Parhar-Montaro en la loka turka kaj pont-greka lingvoj. La termino "Parhar" originas el la hitita lingvo kaj signifas "alta" aŭ "pinto"[1].

Ponta Montaro
montara sistemo
La plej alta punkto Kaçkar Dağı
(3 932 m)
Kontinento Azio
Situo  Turkio
 Kartvelio
Geografia situo 40° 50′ N, 41° 10′ O (mapo)40.83333333333341.166666666667Koordinatoj: 40° 50′ N, 41° 10′ O (mapo) f1
Map
Ponta Montaro
vdr

La montaro proksimume iras oriente-okcidente, paralele kaj proksime al suda marbordo de Nigra Maro kaj etendiĝas orienten al Kartvelujo. La plej alta pinto en la montaro estas Kaçkar Dağı, kiu altas ĝis 3 931 metroj. La Nord-anatolia Faŭlto kaj la Nordorient-anatolia Faŭlto, kiuj estas oriente-okcidente irantaj faŭltoj, troviĝas laŭlonge de la montaro.

Orienta parto de Ponta Montaro, La mapo reprezentas ~200×450 km

Ĝenerale la montaro kovriĝas de densaj arbaroj, precipe de koniferoj. La nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj estas ekoregiono kiu okupas plimulton de la montaro, dum la kaŭkazaj miksaj arbaroj etendiĝas tra la orienta fino de la montaro, konata kiel Kaçkar-Montaro. La regiono gastigas palearktajn bestiojn kiel kaŭkazan tetron (Tetrao mlokosiewiczi), rubandoturdon, Serinus pusillus (fringedoj), kaj murgrimpulon[2]. La mallarĝa marborda strio inter la montaro kaj Nigra Maro, konata kiel Ponto, ampleksas la foliarbarojn apud Nigra Maro kaj de Kolĉido, kiuj enhavas iujn el la eŭropaj solaj mezvarmaj pluvarbaroj. La Anatolia Altebenaĵo, kiu troviĝas sude de la montaro, havas nete pli sekan kaj pli kontinentan klimaton ol la humidan kaj malseveran marbordon [3] .

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. angle Karadeniz Ansiklopedik Sözlük Arkivigite je 2008-05-13 per la retarkivo Wayback Machine. See. Parhar (plateaŭ), Parhal (village) articles
  2. angle Couzens, Dominic. (2008) Top 100 Birding Sites of the World. University of California Press, p. 73–75 angle. ISBN 978-0-520-25932-4.
  3. angle Pontic Mountains and highlands Arkivigite je 2014-02-26 per la retarkivo Wayback Machine