Ponta kverko
La ponta kverko (Quercus pontica) [1] estas specio de kverko hejma en okcidenta Kaŭkazo, la montaroj de Kartvelujo kaj nordorienta Turkujo kaj Armenujo, kie ĝi vegetas je altitudoj de 1 300-2 100 metroj.
Ponta kverko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj de ponta kverko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Quercus pontica K.Koch | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo redakti
Ĝi estas decidua arbeto aŭ granda arbedo kiu atingas altecon de 6-10 metroj, kaj havas trunkodiametron ĝis 40 cm. La branĉoj estas malmultnombraj sed dikaj. La arboŝelo estas griza al purpura-bruna, glata ĉe junaj arboj sed estiĝanta malglata kiam la arboj maljunaĝas. Ĝiaj folioj longas 10–20 cm (malofte 35 cm) kaj larĝas 4-15, estas ovalaj kun segiligita rando kun multaj etaj pintaj dentoj. La folioj estas harkovrataj kiam ili estas junaj, sed iĝas pli glataj kiam ili maljunaĝas. Poste ili estiĝas hele verdaj kaj aŭtune flav-brunaj. La infloreskoj estas amentoj, la masklaj amentoj longas 5–20 cm. La fruktoj estas grandaj glanoj kiuj longas 2,5–4 cm, kaj kiuj estas arigataj 2-5-ope.
Kultivado redakti
Tiu palearktisa specio okaze estas kultivata kiel ornama arbo en Nordeŭropo.
Referencoj redakti
- ↑ David More, John White, The Illustrated Encyclopedia of Trees, (Timber Press Inc., 2002), 379.
Bibliografio redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
-
Ponta kverko en sia natura medio
-
Pont-kverka arbido
-
Amentoj