Pontio Pilato

romia funkciulo

Pontio Pilato (Poncio laŭ PIV2002) (latine Pontius Pilatus) laŭ Biblio estis provincestro (prefekto, guberniestro) de la romia provinco Judeo inter la jaroj 26 kaj 36. Li estas menciita de Tacito kaj jud-romiano Flavio Jozefo, sed li estas plej konata pro sia rolo en la morto de Jesuo laŭ rakonto de evangelioj. Lia vivado antaŭ kaj post Judeo estas nur legenda. Ekzemple, lia edzino estus Prokulo, sanktigita de ortodoksismo.

Pontio Pilato
Biblia persono
homo
Verko Biblio
Nova testamento
La Pasiono de Kristo
La lasta tento de Kristo
Informoj
Sekso vira
Nacieco Roma regno
Okupo politikisto • oficisto
Edzo/Edzino Klaŭda Prokula
vdr
Ecce Homo ("Jen homo!"), bildigo far Antonio Ciseri de Pontio Pilato prezentanta turmentatan Jesuon al la popolo de Jerusalemo

Kia estis Pilato redakti

Laŭ Jozefo, Pilato malrespektis judan sintenon, ekzemple vidigante romiajn standardojn:

Iam, kiam soldatoj sub liaj ordonoj venis al Jerusalemon, li kaŭzis, ke ili kunportu siajn standardojn, sur kiuj estis la kutimaj bildoj de la imperiestro. La standardoj estis portitaj diskrete nokte, sed ilia ĉeesto estis baldaŭ malkovrita. Tuj, multopoj de maltrankvilaj judoj rapidis al Caesarea por postuli de li la forporton de la malamataj standardoj. Dum kvin tagoj li rifuzis akcepti ilin, sed je la sesa li sidiĝis ĉe la juĝoseĝo, kaj, kiam la judoj estis enirigitaj, li ĉirkaŭigis ilin de soldatoj kaj minacis ilin per tuja mortigo, krom se ili ĉesas ĝeni lin pri la afero. La judoj tiam kuŝiĝis sur plankon kaj malkovris siajn kolon, deklarante ke ili preferis morton je ofendo al siaj leĝoj. Pilato, neeme mortigi tiom multajn, cedis kaj forportigis la standardojn.
Flavio Jozefo, Juda milito 2.169-174; Judaj antikvaĵoj 18.55-59

Benjamín Urrutia kredas, ke la sennoma estro de tiu protestantaro estis probable Jesuo.

Pasio de Jesuo redakti

 
"Kristo antaŭ Pilato" far Mihály Munkácsy

Laŭ la tekstoj de kristanismo, li prezidas la tribunalon, kiu juĝas Jesuon pri la akuzoj de Sinedrio). Pilato demandaras Jesuon, kaj, antaŭ la insisto de judaj estroj, li konsultas la homamason, ĉu li liberigu Jesuon aŭ Barabason, laŭ paska tradicio (Tiu tradicio ne estas konata krom per evangelioj). Tiel, lia konduto transigas la kulpon pri la morto de Jesuo de la administrantaj romianoj al la judoj. La zamenhofa esprimo "mi lavas miajn manojn" (= mi ne respondecas), ofte konsiderata kiel "pilata" citaĵo, origine devenas ne el evangelio, sed el la Psalmaro (26, 6): "Mi lavas miajn manojn per senkulpeco". La evangelio laŭ Sankta Mateo citas ĝin en 27, 24:

"Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontraŭe tumulto leviĝas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaŭ la homamaso, dirante: Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo; vi zorgu pri ĝi."

Ke romia provincestro, kiu kredeble malmulte sciis pri la Biblio, uzis tian simbolan riton, igas la okazaĵon el teologia vidpunkto iom malprobabla; eĉ pli malprobabligas la aferon la fakto, ke el la tri sinoptikaj evangelioj nur tiu de Mateo mencias la aferon.

Nomo de Pilato redakti

Lia nomo signifus "kvina filo" (pontius el latina dialekto de nordo de Italio) "infantaria soldato armata per pilum, pilum-izito" (pilatus). Sekve, li eble estis la kvina filo de homo el nordo de Italio kaj unu el liaj prapatroj estis soldato. Por esti prefekto de Judeo, li apartenus minimume al "ĉevalira klaso" (meza klaso en romia socio), pro tio, tre eble li mem ne estis soldato, kvankam estis oficiro.