Pontresina

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pontresina (stacidomo).

Pontresina (en Esperanto ankaŭ Pontresino, en la romanĉa lingvo Puntraschigna) estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2004 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Pontresina
Blazono de Pontresina
Pontresina
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Komunumaro Supra Engadino
Koordinatoj  46° 29′ 24″ N 9° 54′ 0″ O / 46.49000 °N, 9.90000 °O / 46.49000; 9.90000 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 24″ N 9° 54′ 0″ O / 46.49000 °N, 9.90000 °O / 46.49000; 9.90000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2004
Areo 118,19 km²
Alteco 1805 m super marnivelo
Poŝtkodo 7504
Komunumkodo 3784
Mapo de Pontresina

Geografio redakti

Pontresina situas en sudoriento de Engadino ĉe la bordo de la rivero Flaz, sudorienta alfluanto de Eno, kaj la vojo al Berninapasejo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Pontresino la kvartaloj Laret, San Spiert, Giarsun kaj Muragls, kaj ĉe la vojo al Berninopasejo la lokoj Morteratsch kaj Curtinatsch. Sude de Morteratsch situas la fama Morteratsch-Glaĉero, ĝia flanka brako Pers-Glaĉero, la monto Piz Palü kun alteco de 3901 m s.m. kaj Piz Bernina, kiu kun alteco de 4049 m s.m. estas la la plej alta pinto de Kantono Grizono.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Pontresina limas en nordo de oriento al okcidento al Samedan, La Punt Chamues-ch, eksklavo de Madulain kaj Zuoz, en oriento al Livigno (Italio), en sudoriento al Poschiavo, en sudo al Livigno (Italio), en ocidento al la eksklavo Valo Roseg de Samedan, kaj en nordokcidento al Celerina/Schlarigna.

Trafiko redakti

Tra Pontresina pasas la kantona ĉefvojo n-ro 29 tra Berninapasejo al Poschiavo kaj la berninalinio de Retia Fervojo, kiu ek de la 7-a de julio 2008 estas monda kulturheredaĵo de UNESKO. De Curtinatsch aertelfero kondukas al la kulmino de Diavolezza sur alteco de 3072 m s.m.

Lingvoj redakti

Same kiel en la plej multaj lokoj de Supra Engadino, ĝis en la 19-a jarcento la ĉefa lingvo estis al putera dialekto de la romanĉa lingvo. En 1980 57,36% de la loĝantaro parolis la germanan, 14,48% la romanĉan kaj 20,97% la italan, kadre de la popolnombrado de la jaro 2000 la nombro de la germanlingvanoj estis 57,69%, dum 7,94% parolis la romanĉan kaj 16,11% la italan. Plej forte kreskis la kvanto de alilingvaj almigrantoj. La nombro de portugallingvanoj atingis 9.04%, tiel ke la iama romanĉa ĉeflingvo en la jaro 2000 troviĝis nur ankoraŭ sur la 4-a loko kun falanta tendenco.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Pontresina datiĝas el la jaro 1137 kiel ad Pontem Sarisinam. Ekzistas supozo, ke la nomo memorigas al la sarazenoj, kiuj en la 10-a jarcento atakis Grizonon, tio tamen ne estas dokumentita kaj aliaj historiistoj opinias, ke temas pri la nomo de la pontokonstruisto. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti