Pontrieux

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pontrieux (stacidomo).

Pontrieux ​[pɔ̃tʁi'jø] (bretone Pontrev) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 998 loĝantoj sur areo de 1,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 978 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Guingamp kaj al la kantono Bégard. La teritorio havas komunan limon kun Ploëzal, Plouëc-du-Trieux, Quemper-Guézennec kaj Saint-Clet.

Pontrieux / Pontrev
komunumo
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Guingamp
Kantono Bégard
INSEE kodo 22250 [+]
Poŝtkodo 22260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 998  (2021) [+]
Loĝdenso 978 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 42′ N, 3° 10′ U (mapo)48.698333333333-3.1594444444444Koordinatoj: 48° 42′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Areo 1,02 km² ( 102 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pontrieux / Pontrev (Côtes-d'Armor)
Pontrieux / Pontrev (Côtes-d'Armor)
DEC
Pontrieux / Pontrev
Pontrieux / Pontrev
Situo de Pontrieux / Pontrev
Pontrieux / Pontrev (Francio)
Pontrieux / Pontrev (Francio)
DEC
Pontrieux / Pontrev
Pontrieux / Pontrev
Situo de Pontrieux / Pontrev

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pontrieux [+]
vdr

Ĉefurbo de kantono, Pontrieux ŝuldas sian nomon al sia ponto super la rivero Trieux (latinlingve Pontruus super triticum).

Situo redakti

Urbo en fundo de riverbuŝo sur la rivero Trieux, ĝi situas mezvoje inter Guingamp kaj la Manika Markolo.

Demografio redakti

1866 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2009 2020
2 300 1 543 1 411 1 359 1 146 1 050 1 121 1 053 1 000
(Fontoj: Cassini;INSEE[1])

Historio redakti

Pontrieux estis, de la 15-a ĝis la 19-a jc, aktiva komerca urbo. Tie interŝanĝiĝis cerealoj, toloj precipe linaj, kaj ĉevaloj. Ĝis en la 19-a jc, la ponto "Sankta-Ivo" de Pontrieux estis la sola, inter Guingamp kaj la Manika Markolo, kiu ebligis transiri de bordo al alia bordo (de "Tregoro", maldekstra bordo, al "Goëlo", bretone Goueloù, Goelo, aŭ Bro-Oueloù, dekstra bordo) de la rivero Trieux. Ekzistis fama kartonfabriko en Pontrieux, kiu presis la unuajn biletojn de la metroo de Parizo.

Pontrieux estis la ĉefurbo de la distrikto de Pontrieux de 1790 ĝis 1800.

Lokoj kaj monumentoj redakti

Pontrieux estas klasita urbeto kun karaktero kaj estas inter la florantaj urboj kaj vilaĝoj kun siaj kvar floroj.

 
Muelejo de Richel
 
Domo de la turo Eiffel
 
Viadukto de la fervojo
  • Promenadejo de la lavejetoj : multaj lavejoj (18-a kaj 19-a jarcentoj) situas laŭ la rivero Trieux. Tiuj lavejoj, konstruitaj funde de ĝardenoj de burĝaj domoj, laŭlonge de la rivero Trieux estis forlasitaj. La asocio "nos lavoirs" (niaj lavejoj) kreita en la 1990-aj jaroj revivigas tiun historian heredaĵon kaj organizas la 15-an de aŭgusto jaran senpagan feston "la Fête des lavoirs" (La festo de la lavejoj), kiu allogas milojn da personoj, kaj helpis, interkonsente kun la magistrato, la posedantojn de tiuj lavejoj por akiri subvencion por restaŭri ilin. La "festo de la lavejoj" ebligas ankaŭ malkovri la lavistinojn kaj la penigan laboron de la tuklavado, montroj okazas en tiu tago.
    Nun, ne malpli ol 50 lavejoj estis restaŭritaj. Promenadoj en boato eblas dum la tuta sezono (de majo al septembro), ili ebligas malkovri ilin tage kaj nokte.
  • Muelejo de Richel (18-a - 19-a jarcento)
  • Domo de la Turo Eiffel aŭ de Roscoat (15-a - 16-a jarcento): domo kun ligna strukturo, kie estas nun la turisma oficejo.
  • La palaco de Keruzec de la 18-a jarcento, placo Yves Le Trocquer kun sia blanka turo. Fondita de Pierre François de Kéruzec de Runambert, ĝi apartenis antaŭlonge al la familio de Acigné, kaj estis ilia sidejo por la enkasigo de iliaj senjoraj impostoj pri la havena komerco, la muelejoj kaj la foiroj.
  • Altaj domoj je trabfakoj aŭ el tajlitaj ŝtonoj de la 16-a - 17-a kaj 18-a jarcento (konstruaĵo kun antaŭiraj etaĝoj kaj lignaj traboj), placo Yves Le Trocquer malantaŭ la fontano. Origine, posedaĵo de s-ro de Kerzellec, guberniestro de Guingamp kaj juĝisto de la ĉevalfoiroj.
  • Novklasika preĝejo (1842), ĝia orgeno estis klasita en 1878, pentraĵo "Le Repentir de Saint Pierre" de Jean Michel Prosper Guérin (donacita de Napoleono la Tria), "pietato" de la 18-a jarcento, ligna plurkolora statuo de sankta Ivo kaj Dipatrino kun Infano de la 18-a jarcento "Notre-Dame-des-Fontaines" procesie portata en la pardonprocesio fine de julio.
  • Fontano el granito de la 18-a jarcento, nomata bretonlingve "La Plomen"
  • La urbodomo de la 19-a jarcento, place de la liberté (Placo de la libereco).
  • Kartonfabriko, sur vojo de Plouëc, funkciis de 1886 ĝis 1973. Ĝi presis la biletojn de la metroo de Parizo.
  • Granita statuo de Yves Le Trocquer (ministro pri transportoj de 1920 ĝis 1924) sur la Placo de la preĝejo
  • Viadukto de la fervojo (1894) de la linio inter Guingamp kaj Paimpol.

Eventoj kaj festoj redakti

 
Festivalo de mekanika muziko en 2009
  • Ĉiulunde matene : Bazaro
  • Ĉiuvendrede somere : "Vendredo de la somero"
  • 3-an sabaton de julio "Pardonprocesio Notre dame des Fontaines"
  • Lastan sabaton de julio : "Koloro de Bretonio"
  • Lastan sabaton vespere de julio : festivalo Fest-Noz
  • Unuan lundon de aŭgusto (de la 10-a ĝis la 23-a) : Bazaro de antaŭlonge
  • 15-an de aŭgusto : Festo de la lavejoj,
  • Ĉiun duan jaron (malparaj jaroj), mezjulie Festivalo de mekanika muziko

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo redakti

Bibliografio redakti

  • france D. Leloup. La maison de la Tour Eiffel à Pontrieux, ArMen, n° 64, 1995.
  • france Y. Thomas. Pontrieux. Petite cité du Trégor-Goëlo, Eld. La Plomée, Guingamp, 2002.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti