Popola Fronto (gazeto)

Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Popola Fronto (apartigilo).

Popola Fronto estis Esperanto-gazeto eldonita en Valencio, Hispanio, de Luis Hernández Lahuerta kaj Guillermo Bosch dum la Hispana Enlanda Milito, kiu propagandis la vidpunktojn de la respublikana flanko tutmonde, en tre flua lingvo. Ĝi publikigis ĉefe oficialajn informojn, sed ankaŭ entenis novaĵojn pri la partopreno de esperantistoj kaj de la helpo de diverslandaj simpatiantoj.

Popola Fronto
gazeto

Lando Dua Hispana Respubliko
Urbo Valencio
Redaktisto Luis Hernández Lahuerta, Guillermo Bosch
Establodato novembro 1936

vdr

Meze 1937 la gazeto publikigis artikolon rifuzitan de Sennaciulo kaj transdonitan al la redaktanto de la Sennaciista bulteno, ĉar ĝi ŝajne pritraktis internan problemon de la sennaciista frakcio. Tion iuj taksis "atako kontraŭ SAT". Pri tio ĉi estis atingita interkonsento, ĉar la redaktantoj de "Popola Fronto" certigis, ke ili celis ataki neniun per tiu artikolo kaj konfirmis sian fidelecon al SAT, kvankam ili akuzis SAT de malvigleco en apogo al hispana respublika kaŭzo. Sennaciulo efektive estis sufiĉe diskreta pri la situacio en Hispanio. Interalie aperas nenia kritiko pri la pasiveco de la franca aŭ nederlanda ŝtato fronte al la aktiva milita subteno de nazia Germanio kaj de la faŝisma Italio, dum male estis kritikata la naciemo de la gazetoj eldonitaj de hispanaj esperantistoj.

Eksteraj ligiloj redakti