Popoldemokrata Partio de Taĝikio

La Popoldemokrata Partio de Taĝikio (taĝike Ҳизби халқии демократии Тоҷикистон – Ĥizbi ĥalkii demokratii Toĝikiston) estas maldekstre orientita, do tendence socialisma, politika partio en Taĝikio. Ĝi estas la gvida partio de la ŝtato, kutime konsistigas la registaron, kaj estas gvidata fare de Emomalii Raĥmon, la nuntempa ŝtata prezidanto.

Popoldemokrata Partio de Taĝikio
partio
Komenco 10-a de decembro 1994 vd
Lando(j) Taĝikio vd
Sidejo Palace of Unity
Ideologio

ŝtatismo • aŭtoritatismosekularecoAntiklerikalismonacia konservativismo

Fondinto(j) Abdulmajid Dostiev vd
Ĉefestro(j) Emomalii Raĥmon vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

En la antaŭlastaj balotoj, kiuj okazis la 27-an de februaro kaj 13-an de marto 2005, la partio ricevis 74 procentaĵojn de la civitanaj voĉoj kaj 52 el la 63 lokoj en la Supera Kunveno de Taĝikio, la nacia parlamento.[1] La balotoj tamen laŭ la impreso de eksterlandaj observantoj estis forte manipulitaj, por garantii novan venkon de la ŝtata prezidanto, kiu antaŭe jam elektiĝis en 1994 kaj 1999. En la ĝis nun lastaj balotoj, kiuj estis okazigitaj la 28-an de februaro 2010, la partio ricevis 71,69 procentaĵojn de la civitanaj voĉoj kaj 45 el la 63 lokoj en la la nacia parlamento.[2]. Eksterlandaj observantoj el la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) kaj la Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro priskribis la balotojn justaj kaj senkaŝaj[2] respektive kontentis pri ili[3].

La partia centralo estas en la "Palaco de Unueco" en Duŝanbeo, la ŝtata ĉefurbo.[4]

Notoj redakti