Popolproprieta entrepreno

Volkseigener Betrieb, mallongigite VEB, estis ĉefa jura formo de entreprenoj industriaj kaj servosektora en GDR.

Logoo Volkseigener Betrieb VEB

En Esperanto ĝi nomiĝas popolproprieta entrepreno respektive popolproprieta fabriko/uzino[1].

Priskribo redakti

Tiaj entreprenoj apartenis al la Respubliko kaj estis malpermesita ties vendo. En 1989 deĵoris 79,9 % de ĉiuj laboruloj de GDR en tiaj entreprenoj. De 1948 ĝis 1979 ekzistis la Vereinigung Volkseigener Betriebe -VVB (tradukite: Asocio de popolproprietaj entreprenoj), kie oni grupigis la entreprenojn laŭ branĉoj. De tiu evoluiĝis la kombinatoj. Komence de 1990 la Treuhandanstalt responsis pri la privatigo de tiaj entreprenoj. Ekzemplo por konata VEB-o estis Thermometerwerk Geraberg.

Hierarĥio redakti

Estris ĉiun ajn VEB t.n. Werkleiter (pli malfrue li nomiĝis ankaŭ WerkdirektorBetriebsdirektor).

Al lia flanko estis la Unua sekretario de la entrepreninterna organizo de SUP (Erster Sekretär der SED-Betriebsparteiorganisation/BPO) kaj la Ĉefo de la entrepreninterna sindikatestraro (Vorsitzender der Betriebsgewerkschaftsleitung/BGL).

Submetitaj estis pluraj fakdirektoroj pri teĥniko, produktado, ekonomio kaj librotenato (Technischer Direktor, Produktionsdirektor, Ökonomischer Direktor, Hauptbuchhalter).

Honorigoj kaj sporto redakti

Ofte entrepreno akiris kromnomon honorigan post sukcesa plenumo aŭ eĉ pliplenumo de normoj. Ekzemplo: VEB Kombinat Chemische Werke "Walter Ulbricht" Leuna. Krome la entreprenoj ofte subvenciis sportklubojn.

Literaturo redakti

  • Jörg Roesler: Die Brigaden, der Meister, die Werkleitung und der Plan. Arbeitsregime und Arbeitsklima in den volkseigenen Betrieben der DDR, en: Jahrbuch für Forschungen zur Geschichte der Arbeiterbewegung, kajero II/2009.
  • Herbert Arndt kaj aliaj: Germana Demokratia Respubliko. Bildoj kaj faktoj, eldonejo Zeit im Bild, Dresdeno 1969, p. 97-125 (paĝoj pri la ekonomia sistemo de GDR).

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti

  1. Erich-Dieter Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto, 1-a eldono, Lepsiko 1983, p. 535