Popolunuiĝo (Islando)

La Popolunuiĝo (is. Alþýðubandalagið) estis islanda politika partio. Ĝi fondiĝis unue, en 1956, kiel voĉdonada kunlaborprojekto inter la Socialistpartio kaj forlasintoj de Popolpartio, gviditaj de Hannibal Valdimarsson.

Popolunuiĝo
ekspartio
Komenco 4-a de aprilo 1956 vd
Fino 1998 vd
Lando(j) Islando vd
Ideologio

socialismo

vdr

En 1968 ĝi iĝis memstara partio, samtempe kun la malfondiĝo de la Socialistpartio (sekve prominentaj anoj, ekz. Hannibal Valdimarsson kaj Björn Jónsson, forlasis ĝin kaj fondis la partion Liberalaj maldekstruloj).

La Popolunuiĝo malfondiĝis en 1998 kiam la plej multaj maldekstraj kaj centraj partioj unuiĝis en la nova Alianco. Parto de la partianoj ne aniĝis en la Alianco kaj fondis la pli maldekstran partion Maldekstraj verduloj.

La Popolunuiĝo ricevis 13-20% de la voĉoj dum parlamentvoĉdonadoj.

Jaro % Jaro % Jaro %
1956 19,2 * 1971 17,1 * 1983 17,3
1959 15,3 * 1974 18,3 * 1987 13,3
1959 16,0 * 1978 22,9 * 1991 14,4
1963 16,0 * 1979 19,7 * 1995 14,3
1967 17,6 *

Partiestroj estis la jenaj:

Hannibal Valdimarsson: 1956 ĝis 1968

Ragnar Arnalds: 1968 ĝis 1977

Lúðvík Jósepsson: 1977 ĝis 1980

Svavar Gestsson: 1980 ĝis 1987

Ólafur Ragnar Grímsson: 1987 ĝis 1995

Margrét Frímannsdóttir: 1995 ĝis 1998