La eŭropa nigra poplo (Populus nigra) estas plantospecio el klaso dukotiledonaj (Magnoliopsida), ordo Malpighiales, familio salikacoj (Salicaceae). Ĝi estis en 2006-ban arbo de la jaro en Germanio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Populus nigra
Alta nigra poplo en Hungario (Plantierensis Group)
Alta nigra poplo en Hungario (Plantierensis Group)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Malpighiales
Familio: Salikacoj Salicaceae
Genro: Poploj Populus
Subgenro: Aegiros
Populus nigra
Carolus Linnaeus 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi estas falfolia arbo, altante ĝis 20–30, malofte 40 metroj. Ĝia trunko iĝas neregula en maljuna aĝo, ofte dividiĝas la multaj trunkoj, kiuj iomete kurbiĝas. Tiam la arbokrusto estas nigragriza, profunde sulka. La folitigoj de la romboformaj folioj longas 5-9 cm. La ambaŭflanke verdaj folioj estas dentaj, segilaj ĉe la rando, pintigitaj.

Ĝi ŝatas la humidajn grundojn, kelkfoje inunditajn, kun dika sabla kaj gruza tavolo.

Ĝi estas dioika planto, la sporojn de la amento disportas vento. Ĝi floras en marto-aprilo.


Subspecioj, varioj redakti

Oni rekonas tri-kvar subspeciojn de la specioj:

  • Populus nigra subsp. nigra. Kreskas en meza kaj orienta Eŭropo. LA folioj kaj la ŝosoj estas senharaj, la arbokrusto nigrabruna, dika kaj sulka.
  • Populus nigra subsp. betulifolia. Kreskas en nordokcidenta Eŭropo (Francio, Britio, Irlando). La foliaj vejnoj kaj la ŝosoj estas fajne harajla krusto estas nigrabruna, dika kaj sulka, ofte kun fortaj deformiĝoj. La trunko estas ofte kliniĝanta. Ĝi estas la plej malofta arbo de Britio kaj Irlando, oni konas nur 7000 arbojn, el kiu nur 600 inseksa.
  • Populus nigra subsp. caudina: Kreskas en la Mediteraneo kaj sudokcidenta Azio, se oni ne distingas la var. afghanica.
  • Populus nigra var. afghanica: sudokcidenta Azio. Alxu multaj botanikistoj, ĝi estas nur kultivita vario de la nigra popolo. Ĝia krusto estas glata, preskaŭ blanka.

Kultivitaj varioj (kulturvarioj):

  • 'Italica': nobligita en la 17-*a jarcento en nord-itala Lombardio, ĝi toleras sekajn, varmegajn somerojn. En humida ĉirkaŭo, ĝin ataj fungomalsanoj.
  • Grupo Plantierensis: ĝi estas grupo de klonoj, el krucigo de 'Italica' kaj P. nigra ssp. betulifolia. Ĝi estis nobligita en ĉirkaŭo de la francia Metz, en arbid-plantejoj de Plantières en 1884. Ĝi similas al 'Italica', sed pli bone alkutimiĝas al la pli humida ĉirkaŭo. Ĝi estas plantigita en Britio kaj Irlando kiel Lombardia poplo.
  • 'Manchester Poplar'. kulturvario de betulifolia
  • 'Gigantea'.
  • 'Afghanica' (syn. 'Thevestina') okulfrapas ties blankeca krusto.

Vidu ankaŭ redakti