Por Homaj Rajtoj en Unuiĝinta Latvio

politika partio en Latvio

Par cilvēka tiesībām vienotā Latvijā (PCTVL, Por Homaj Rajtoj en Unuiĝinta Latvio) aŭ ruse За права человека в единой Латвии (ЗаПЧЕЛ) estas ligo de diversaj politikaj partioj en Latvio, kiu subteniĝas ĉefe de la ruslingva malplimulto de la lando, restinta post la okupado de Latvio fare de la komunisma Sovetunio inter la jaroj 1944 kaj 1991.

Por Homaj Rajtoj en Unuiĝinta Latvio
emblemo
partio
Komenco 1998 vd
Lando(j) Latvio vd
Sidejo Rigo
Ideologio

poreŭropismo • rusamo

Ĉefestro(j) Tatjana Ždanoka • Miroslav Mitrofanov • Jurijs Petropavlovskis vd
Membro de Eŭropa Libera Alianco vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La PCTVL akcentas temojn, kiuj gravas por la ruslingva malplimulto. La partio postulas, ke la rusa lingvo iĝu dua oficiala lingvo en Latvio, kaj ke ĉiuj momentaj loĝantoj de la lando sen konsidero de ebla kono de la latva lingvo ricevu la latvan ŝtatanecon. Ĝi subtenas multe pli fortajn ligojn de Latvio al Rusio kaj estis la sola pli granda politika organizo, kiu kontraŭis la aliĝon de la lando al la okcidenta armea alianco NATO. Ekonomiaj temoj malpli gravas, tendence la partio ĉi-flanke subtenas maldekstrajn vidpunktojn.

Dum majo 1998 la partia ligo kreigixs per unuiĝo de tri antaŭaj partoj, la Tautas Saskaņas partija ("partio de popola harmonio"), Līdztiesība partija ("partio por egalrajteco") kaj Latvijas Sociālistiskā partija ("Latvia socialista partio"), kiuj ĉiuj subteniĝis plejgrandparte de homoj el la ruslingva malplimulto. La unuiĝinta partio akiris 16 el la 100 seĝoj dum la latviaj parlamentaj balotoj de 1998 kaj 25 el 100 dum tiuj de 2002. Post la sukcesaj urboregistaraj balotoj en Rigo dum 2001, kie 13 el la 60 seĝoj povis esti konkerataj, la partia ligo iĝis parto de la urboregistaro kaj la partiano Sergejs Dolgopolovs vicurbestro. Sur nacia nivelo la partia ligo ĝis nun restis opozicia.

Tatjana Ždanoka

La plej konataj partiaj gvidantoj ĝis nun estis Jānis Jurkāns, Alfrēds Rubiks kaj Tatjana Ždanoka. Rubiks kaj Ždanoka antaŭe jam estis gvidantoj de la Latvia komunisma partio kaj de la movado kontraŭ sendependiĝo de Latvio el la jaroj 1990 kaj 1991. Tiuj politikaj gvidantoj rezulte estas tre aprezataj inter la landaj ruslingvanoj el la sovetunia epoko, kaj same malaprezataj de la etnaj latvoj. Jen unu el la kialoj, kial la partia ligo sur nacia nivelo ĝis nun restis ĉiam opozicia: Neniu el la grandaj partio povus kuraĝi eventualan koalicion kun Rubiks kaj Ždanoka, ĉar la granda plimulto de la latvaj voĉdonantoj neniel tolerus ion tian.

Dum la jaro 2003 la partia ligo parte dissolviĝis. La partio de popola harmonio (Tautas Saskaņas partija) forlasis la ligon kiel unua, kaj la Latvia socialista partio (Latvijas Sociālistiskā partija) sekvis post duonjaro. La ligo PCTVL rezulte nur tenis 6 seĝojn de origine 25 en la latvia parlamento Saeima. Laŭ enketoj pri opinioj de la voĉdonantoj la PCTVL tamen inter la anoj de la ruslingva malplimulto en Latvio restis pli populara ol la partioj forlasintaj la partian ligon.

Dum 2004 la partia ligo sukcesis konkeri seĝon en la Eŭropa Parlamento, kiun prenis la partia gvidantino Tatjana Ždanoka. La PCTVL ne interkonsentis ligon kun aliaj partioj reprezentataj en la parlamento, sed reklaris kunlabori kun maldekstraj kaj alternativaj, minoritataj kaj regionaj partioj. Inter la partiaj proponoj estas fondo de partio tuteŭropa de etnaj rusoj. La partio postulas "federisman Eŭropan Union kun unueca politika kaj ekonomia zono de Lisbono ĝis Vladivostoko". Tatjana Ždanoka sukcesis aliĝi al la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco en la Eŭropa Parlamento.

Rezultoj dum latvaj parlamentaj balotoj redakti

  • Parlamenta baloto 1998: 14,1%, kaj rezulte 16 seĝoj (el 100) - la seĝojn origine akiris la partio Tautas Saskaņas Partija
  • Parlamenta baloto 2002: 19,0%, kaj rezulte 25 seĝoj (el 100)
  • Parlamenta baloto 2006: 6,0%, kaj rezulte 6 seĝoj (el 100)

Eksteraj ligiloj redakti