La du turoj kiuj konformas la t.n. Pordo de Eŭropo (hispane Puerta de Europa, ankaŭ konataj kiel Turoj KIO (ĉar ili estis promociataj de la kuvajta entrepreno KIO, Kuwait Investments Office) estas du klinataj turoj unu kontraŭ la alia, 15° vertikale kun alteco de 114 m kaj 26 etaĝoj. La Turoj KIO troviĝas en la Avenuo de la Kastilia en Madrido (Hispanio), proksime de la financa centro AZCA.

Pordo de Eŭropo
Puerta de Europa
twin towers • nubskrapulo
Bazaj datoj
Konstrustilo postmoderna arkitekturo vd
Arkitekto Philip Johnson vd
Estiĝo 1996
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Situanta sur Avenuo de la Kastilia
Situo
Geografia situo 40° 27′ 59″ N, 3° 41′ 16″ U (mapo)40.466388888889-3.6877777777778Koordinatoj: 40° 27′ 59″ N, 3° 41′ 16″ U (mapo)
Pordo de Eŭropo (Madrido)
Pordo de Eŭropo (Madrido)
DEC
Pordo de Eŭropo
Pordo de Eŭropo
Lokigo de Madrido en Hispanio
Situo de Pordo de Eŭropo
Map
Pordo de Eŭropo
Posedata de Bankia vd
vdr
Turoj KIO en Madrido
Pordo de Eŭropo

La turoj estis inaŭguritaj en 1996 kaj ili estas verkaĵoj de la usonaj arkitektoj Philip Johnson kaj John Burgee. Ili estis la unuaj klinataj nubskrapuloj konstruataj en la tuta mondo. La turoj estis konstruitaj kaj projektataj inter la 80-a kaj 90-a jardekoj por dignigi la ĉirkaŭaĵon de la Avenuo de la Kastilia (kie troviĝas la monumento omaĝe al José Calvo Sotelo).

La maldekstra turo kun direkto al la periferio de Madrido estas konata kiel Pordo de Eŭropo I dume la alia estas la Pordo de Eŭropo II. Por eviti misojn la unua havas heliporton blue farbita kaj la dua ruĝe. La maldekstra turo havas la logoon de la Ŝparkaso Madrido, dume la alia havas la logoon de Realia, kiu estas nemoveblaĵ-entrepreno. La logoo de Realia estis poste aldonata.

En 2007 Ŝparkaso Madrido decidis aĉeti la Turon Repsolo, kien ĝi translokiĝos post fino de la konstrulaboroj.

La lastaj scenoj de la filmo La tago de la besto (1995) okazas en la bazo kaj en la eno de unu el la turoj ankoraŭ konstruata.

Post la konstruado okazis la juĝo nomata "Afero KIO", en kiu estis kondamnita la kataluna entreprenisto Javier de la Rosa pro la devojigo de pli ol 375 milionoj da eŭroj de la KIO-grupo kaj de ĝia hispana filio Grupo Torras.

Unu el la akuzitoj de la madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004 laŭdire deklaris antaŭ la atako sian intencon ne laciĝi ĝis la detruado de la Turoj KIO.