Porgy and Bess (Porgi kaj Bes) estas opero kun muziko de George Gershwin, libreto de DuBose Heyward, Ira Gershwin kaj Dorothy Heyward. Ĝi estas bazita sur la romano Porgy de DuBose Heyward, kaj la teatraĵo kun la sama nomo, kiun li skribis kun sia edzino Dorothy. Ĉiu tri verkoj traktas afrik-usonanan vivon en fiktiva 'Catfish Row' en Charleston (Suda Karolino), en la fruaj 1930-aj jaroj.

Porgy and Bess
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
Ĝenro melodramo
vdr
Dosiero:Porgy and Bess1.jpg
Porgy and Bess fare de la New York Harlem Theatre

La unua prezentado de Porgy and Bess okazis en Novjorko aŭtune 1935. Gershwin mem pensis pri Porgy and Bess kiel "usona popolopero", aliaj nomas ĝin "la unua usona opero" aŭ "la plej populara muzikalo en la mondo". La plej konataj kantoj estas Summertime kaj I Got Plenty of Nothing.

La karakteroj redakti

  • Porgy, almozula kriplulo (basbaritono), origine ludata de Todd Duncan
  • Bess, la knabino de Crowns (soprano), origine ludata de Anne Brown
  • Crown, kruda havenlaboristo (baritono), origine ludata de Warren Coleman
  • Sportin' Life, drogvendanto (tenoro), origine ludata de John W. Bubbles
  • Robbins, loĝanto en Catfish Row (tenoro), origine ludata de Henry Davis
  • Serena, la edzino de Robbins (soprano), origine ludata de Ruby Elzy
  • Jake, fiŝkaptisto (baritono), origine ludata de Edward Matthews
  • Clara, la edzino de Jake (soprano), origine ludata de Abbie Mitchell
  • Maria (kontralto), origine ludata de Georgette Harvey
  • Mingo (tenoro)
  • Peter (tenoro)
  • Lily (soprano)
  • Frazier (baritono)
  • Annie (mezosoprano)
  • Frago-virino (mezosoprano)
  • Jim (baritono)
  • Entombigoagento (baritono)
  • Nelson (tenoro)
  • Krabo-viro (tenoro)
  • Scipio (knabosoprano)
  • Sr. Archdale (parolis)
  • Detektivo (parolis)
  • Polico (parolis)

Krom la etaj parolaj roluloj, ĉiuj aliaj roluloj estas nigruloj.