Porknecesejo (nomita ankaŭ "porko-latrino") estas simpla tipo de necesejolatrino konsista el dom-ekstera apartaĵo muntita super porkareo kun falejo aŭ truo konektanta ambaŭ. La porkoj konsumas la fekaĵojn de la uzantoj de la necesejo. En Hindio, porkoj estis malsovaĝigitaj por longa tempo, plejparte en Goao kaj kelkaj kamparaj lokoj, por porknecesejoj. Kvankam ekologie logikaj same kiel ekonomiaj, porknecesejoj malkreskas en populareco kiam uzo de ekskrementaj cisternoj kaj kloakaj sistemoj pliiĝas en kamparaj lokoj.

Verdavitra modelo de porknecesejo. Ĉinio, orienta dinastio Han, jaroj 25 - 220.