Porsche 911

La Porsche 911 [porŝe], aŭ ankaŭ "naŭ-dekunua" aŭ "Carrera", estas la plej konata kaj karakteriza sportaŭto de Porsche. Ĝi estis unuafoje prezentita en 1963 en kadro de la Internacia Aŭtomobila Ekspozicio en Frankfurt am Main kaj aperis unuafoje sur la merkato en 1964 kiel 901, sed poste tiun ĉi nomon oni ŝanĝis al 911, pro nomuma rajto de Peugeot.

Porsche 911 Carrera
automobile model series
Produktanto Porsche
Motoro kaj transmisio
Motoro 2.0 - 4.0-litra
boksermotoroj
Pezo kaj povumo
Pezo 1080 kg - 1335 kg
Povumo 81 kW - 456 kW
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio kupeo, kabrioleto, targa
Dimensioj
Longeco 4 291 mm
Larĝeco 1 652 mm
Alteco 1 320 mm
Modeloj
Antaŭa modelo Porsche 356
Sekvanta modelo Porsche 964
vdr

En la poŭpo de 911 troviĝas la karakteriza, aer-malvarmigita 6-cilindra motoro en bokserkonstruaĵo kun neintermiksebla motorbruo kaj speciala dupumpila motorŝmirada sistemo. La karoserian dezajnon skizis - kun helpo de Erwin Komenda - Ferdinand Alexander Porsche, filo de la fondinto Ferry Porsche (Ferdinand juna).

La aŭtomobilo spertis daŭran pluevoluon kun multnombraj derivaĵoj, inkluzive turboŝargilon, kompletan transmision, kabrioleton kaj targa-versiojn. Dum paso de la tempo, oni evoluigis multajn konkurversiojn de 911 kaj la aŭtomobilo gajnis diversajn konkursojn kaj dezajnajn premiojn.

Gravaj modelprilaboroj okazis en 1974, 1989, 1993 kun gravaj ŝanĝiĝoj ĉe la fronto kaj poŭpo. Tra la jaroj, la pramodelo 901 ŝanĝiĝis tiel grave, ke la lasta versio (interna kodo 993) de 1993 jam ne havis eĉ unu saman parton kun la unua praversio de 1963.

En 1997, oni aperigis unuafoje kompletan novan 911-modelon (interna kodo 996). Per tiu ŝanĝo de 993 al 996, la tuta formo estis komplete tralaborita (dezajnita de Harm Lagaay) same kiel la aer-malvarmigita 6-cilindra motoro al akvo-malvarmigita, nedupumpile motorŝmirita versio (en normaj modeloj).

La aktuala modelo de 2004 (interna kodo 997) estas pluevoluigo de 996. Tie denove aperis la optika parenceco al pra-modelo 901.

En la jaroj de 1965 ĝis 1969 kaj en 1976 (por Usono) estis produktita la Porsche 912, kun kvarcilindra motoro, 90 ĈP.

En 1983 aperis Porsche 959, 911-derivaĵo kun ĉiurada sistemo kaj 450 ĈP.

Unuo nombroj redakti

La Porsche 911 estis iam serio produktita de 1963 ĝis 2009 en la sekvaj kvantoj.

modelo Unuo nombroj
Fahrzeuge
911 „unua modelo“ 81.032
911 „modelo G“ 193.605
964 63.753
993 68.839
996 185.843
997 218.443
991

Vidu ankaŭ redakti