Portaĵa arbo estas kolekto de portaĵoj - aroj de make-dosieroj kaj flikoj por facile kompili kaj instali binarajn pakaĵojn al BSD-bazita operaciumo, kiel FreeBSD, NetBSDOpenBSD. Nature, ĝi povas esti uzata plejparte por libera programaro, ĉar la sistemo postulas kompiladon de la programo el fonto. Ekzistas, tamen, eblecoj uzi la sistemon ankaŭ por instali fermitajn programojn, kvankam la teamoj de operaciumoj tion plej ofte oficie ne subtenas.

Fakte, portaĵaj arboj estas bazo de pakaĵadministrada sistemo, en kiu la arbo mem rolas kiel deponejo. Aldonaj iloj estas uzataj por forigo, promocio kaj aliaj pakaĵadministraj taskoj. En FreeBSD kaj OpenBSD portaĵa sistemo nomiĝas ports. En NetBSD kaj kelkaj aliaj operaciumoj, kiel DragonFly BSD oni uzas specialan sistemon de iloj, kiuj nomiĝas pkgsrc. La sistemo de portaĵoj kiun oni inventis por pli facile instali liberajn programojn al Mac OS X nomiĝas MacPorts.

Krom BSD-bazitaj operaciumoj, kelkaj eldonoj de Linukso ekuzis tre similan sistemoj. Varianto de Gentoo nomiĝas Portage, kaj varianto de Arch Linux nomiĝas Arch Build System.

Exteraj ligoj redakti