Portalo:Aŭstralio

Portalo pri Aŭstralio

Klimato

La sezonoj de Aŭstralio estas la malo de la nordhemisferaj. Pli ol triono de la lando estas tropika. Pro la grando de Aŭstralio la somera kaj la vintra klimatoj varias de unu loko al alia, sed ĉiam oni trovas iun regionon kun ideala klimato. Do la lando estas tutjara vojaĝcelo. Neĝo falas nur sur la alpaj skiterenoj.

TEMPERATUROJ

Urbo Meza somera
maksimuma
(dec, jan, feb)
Meza somera
minimuma
(dec, jan, feb)
Meza vintra
maksimuma
(jun, jul, aŭg)
Meza vintra
minimuma
(jun, jul, aŭg)
Adelajdo 29°C/85F 16°C/61F 16°C/61F 8°C/47F
Alice Springs 35°C/95F 20°C/69F 20°C/69F 5°C/41F
Brisbano 29°C/85F 20°C/69F 21°C/70F 10°C/50F
Cairns 30°C/90F 23°C/74F 26°C/78F 17°C/63F
Hobarto 21°C/70F 11°C/52F 12°C/53F 5°C/41F
Kanbero 27°C/81F 13°C/55F 12°C/53F 2°C/35F
Melburno 25°C/77F 14°C/57F 14°C/57F 6°C/43F
Perto 28°C/84F 17°C/63F 17°C/63F 9°C/49F
Sidnejo 26°C/78F 18°C/64F 17°C/63F 8°C/47F

Aŭstralio por vi

Aŭstralio povas esti aventura vojaĝo en la fora landinterno kun vitrina butikumado ĉe interesaj butikoj: antikva kaverna pentraĵo, korala insulo aŭ natur-rezervejo. Ĝi povas eti kantado ĉirkaŭ bivaka fajro dum enlanda aventuro aŭ la grandegaj veloj de la Sidneja Operdomo; malvarmeta blanka vino dum lunĉo en vinbereja kelo aŭ la grandega arkanta maso de la Rokego Ayers.

Koalo
Koalo

Sortimento da vojaĝoj prezentas Aŭstralion al vi. Estas vojaĝoj taŭgaj al la limoj de via tempo aŭ de via monujo. Konsultu vian vojaĝagenton, kiu helpos vin.

Ornitorinko
Ornitorinko

Geologie la plej antikva de la kontinentoj, Aŭstralio estas vasta provizejo de la plej dezirataj mineraloj en la mondo, inter kiuj la nigra opalo. En kontinento apartigita antaŭ eonoj de la aliaj landmasoj, la bestoj de Aŭstralio malsame evoluis, do prezentiĝas sortimento da bestoj unikaj, inter ili la kanguruo, la ornitorinko kaj la koalo. Ĉu vi iam vidis kanguruidon en la poŝo de sia patrino? Aŭ palmopiedan harkovritan ovometantan ornitorinkon? Aŭ tiun vivantan ludilon la koalon? En sia natura loĝloko la plej multaj el la unikaj aŭstraliaj bestoj estas timemaj kaj noktaj, dovi certe ne vidos kanguruojn sur la stratoj, sed nur en faŭnoparkoj, kie vi povos tuŝi kaj fotografi ilin.

Kanguruo
Kanguruo

La kontinento etendiĝas tra pli ol 30 paraleloj de latitudo ekde la nordaj tropikoj ĝis la sudaj malvarmetaj kaj alpaj regionoj kun klimato varianta de la arida ĝis la musona. Tiel troviĝas la riĉaj kaj diversaj plantaĵoj kaj sovaĝaj floroj, kiuj formas apartan loĝaĵon por la vizitanto.

Aŭstralio estas fame konata pro sia agrikultura produktaĵo, notinde tritiko, lanokaj brutoj, kaj pro siaj sciencaj atingoj en la agrikultura kaj aliaj kampoj. Okazoj abundas por viziti ĉi tiujn interesajn regionojn.

Milda klimato, alta vivnivelo, kaj abundo da ludspaco stimulas sportajn aktivecojn. En Aŭstralio sporto estas pasio, ne distraĵo. Brilaj puraj strandoj ornamas la marbordojn. Naĝado – ĉu ŝaŭmonda ĉu naĝeja – kaj sunbanado estas esenca parto de la aŭstralia vivstilo.

Aviadile vi alteriĝas sur la grandaj betonaj kurejoj. Flughavenaj stacidomoj estas modernaj, plejparte klimatizataj, kaj havas la plej modernajn teknikaĵojn por manipuli kofrojn kaj aliajn pakaĵojn, kaj por prizorgi pasaĝeran komforton. Aŭstralio havas idealan klimaton por flugado, kaj trans la grandaj distancoj, kiuj necesigas aviadilojn, estas praktikataj, efikaj kaj agrablaj servoj. Pli malgrandaj fluglinioj donas aliron al la foraj lokoj. Ili liveras la poŝton al la farm-kaj brutbienoj, kaj survoje liveras la feriantojn, kien ajn ili deziras flugi. Ege malmultaj estas la lokoj neatingeblaj aviadile.

La vivanta muzeo

Antaŭ milionoj da jaroj, Aŭstralio apartiĝis de aliaj termasoj, kunprenante la vivspeciojn tiutempajn. Aŭstraliaj birdoj kaj bestoj fariĝis izolaj.

La tempo iasence haltis. Multaj specioj estas vivantaj reprezentantoj el nekredeble fora pasinteco. La marsupialoj estas precipe fascinaj; ĉi tiu familio estas unikaĵo aŭstralia. La ornitorinko estas akva harbesto kun anasosimila beko, ĝi tamen demetas du ovojn jare. Ankaŭ la formikomanĝa ekidno, la sola alia ovodemetanta mamulo konata, estas aŭstralia. La ventropoŝaj bestoj de Aŭstralio, la arbogrimpaj koaloj kaj diversspecaj kanguruoj disvaste troveblas tra la lando. Plej bone konataj aŭstraliaj birdoj estas la ridanta "kookaburra" (kukubara), kaj la menuro (lirobirdo), lerta imitanto kaj eleganta dancanto.

La fascina faŭno de Aŭstralio estas rigardebla en la sovaĝejo, se vi estas pacienca. Alie, kiel multaj aŭstralanoj, vi knatiĝos kun ĝi en best-rezervejoj, naciaj parkoj, naturrezervejoj kaj zoologiaj ĝardenoj.

Provu la kamparon

Ekster la urboj aŭstralianoj vivas laŭ propra tradicio en mondo de vastaj ŝaf- kaj brut-bienoj, de facilanimaj efemeraj amikecoj en kamparaj trinkejoj, de foja radiokomunikado far la "fluganta kuracisto" aŭ radio-lernejo, la pejzaĝa grandiozo de la Centro kaj Nordo, la eksplodiga agado ĉe la grandegaj minejoj disrompanta montojn da fero. Ĉi tio povas esti kruda, severa, elementa, sed bonveniga Aŭstralio. Turistoj neniel falsigas ĝin. Via sperto pri la vivo ĉe brut- aŭ ŝaf-bieno povas estisame vivoplena kaj nekutima kiel Aŭstralio mem.

Granda barilrifo
Granda barilrifo

Kontraste la densaj tropikaj arbaroj de la nordoriento ne perdas belecon, ĉar kamero registras tiun belecon. Nek la submara ĝardeno de la Granda barilrifo, enorma kaj ankoraŭ parte nemapita natura marrezervejo. Aŭstralio signifas ŝanĝon. Unuflanke, prahistoriaj desegnoj en antikva rokgalerio; aliflanke, luksa ferieja hotelo. Vi povos kuiri super kampfajro sub la konstelacioj de l' suda ĉielo aŭ malstreĉiĝi en korpa komforto en amika hotelo survoje.

Por ĝui la bonan vivon

Elektu la medion por via aŭstralia sperto – eble, pro neceso, tio okazos kun aferkolegoj, eĉ pli bone kun geamikoj aŭ familio; aŭ eble veture en grupa amikeco – sed eble vi preferos vojaĝi sola.

Aŭstralio havas variajn allogaĵojn ekde la ĉiela senlimeco de l‘ fora kamparo ĝis la mirlando de l‘ Granda barilrifo, imponaj urbegoj, kamparaj urboj aŭ naturrezervejoj. Vi eble elektos golfludi sur superba golfejo. Vi povos "rajdi" ondegojn, fiŝkapti en rivereto, trovi opalon, ĉeesti simfonion, elekti gajnonton ĉe kampara ĉevalkonkurso. Aŭstralio povas esti magazenoj, restoracioj, galerioj, spektakloj. Kuirartoj, kiel la loĝantoj, povas esti laŭdevene brita, itala, greka, nederlanda, germana. En la grandurboj troviĝas restoracioj francaj, ĉinaj, hindaj, meksikaj, japanaj kaj indoneziaj.

Ferii en Aŭstralio povas esti laŭdezire neplanita. Luprenu aŭtomobilon. Veturu per trajno. Luu aeroplanon. Aŭ vi povas tuttage ekskursi al naturparkoj aŭ hotele tranoktante veturi pli longe trans la tutan kontinenton.

Informoj

Enmetu {{Portalo|Aŭstralio}} en artikolojn pri Aŭstralio kaj estiĝos

Pri Aŭstralio

Aŭstralio

Dimensioj: orient-okcidente 4 025 km, nord-sude 3 220 km

Areo: 7 686 884 km2

Loĝantaro: 20.406.800 (2005)

Nacia ĉefurbo: Kanbero

Pri manĝado

Restoracioj, trinkejoj, kafejoj kaj ejoj kun "manĝaĵoj por kunporti"; ili ĉiuj troviĝas ĉi tie, por ĉiaj gustoj, je ĉiaj prezoj. Se vi planas vin nutri survoje, unue traserĉu la grandajn superbazarojn kaj manĝaĵ-provizejojn.

Kie loĝi?

Vi povas loĝi ĉe renomaj internaciaj hoteloj, komfortaj motelojapartamentoj aŭ profiti de kampadejoj, el kiuj kelkaj provizas dometojn aŭ ruldometojn. Samtaga servado far lavejoj, sekpurigejoj, beligistaj salonoj, drogejoj ktp. apartenas al la vivo en Aŭstralio. Kutime hotel- kaj motelĉambroj havas fridujon, televidon kaj radioaparaton. Ĉambroj kun privataj oportunaĵoj havas necesejon kaj duŝejon aŭ banujon.

Kiel sin vesti?

Malpezaj, komfortaj vestaĵoj bone taŭgas en Aŭstralio. Same komfortaj stratŝuoj. Se necesas, luu ceremoniajn vestojn; kunportu specialajn vesperajn vestojn, se vi planas ĉeesti kandeliluminatajn manĝojn aŭ premierojn.

Somere:

(de novembro ĝis marto) Ĉie estas varme ĝis tre varme. Neceremoniaj vestaĵoj. Kunportu sunĉapelon, sunokulvitrojn kaj naĝvestojn. Foje okazas fulmotondroj en la nordo.

Vintre:

(de junio ĝis aŭgusto) La suda Aŭstralio estas malvarmeta. Konsilindaj estas mezpezaj lanaĵoj kaj pluvmantelo. La norda Aŭstralio estas bela. La tagoj estas varmaj ĝis tre varmaj, ĉe la marbordo la vesperoj estas mildaj, sed en la dezrta interno la noktoj povas esti surprize malvarmaj.

Informoj por vizitantoj

Veturado

Oni veturas maldekstre. Kondukpermesilo de transmara lando estas akceptata; aŭtoluantaj komapnioj postulas validan eksterlandan aŭ internacian permesilon.

Gratifikado

Se vi deziras, vi rajtas doni trinkmonon por speciala servo. Ne estas aŭstralia kutimo, sed en restoracioj oni ordinare donas al kelneroj trinkmonon de 10% de la kalkulo. Hoteloj kaj restoracioj ne aldonas servkostojn al kontoj.

Akvo

Aŭstralia kranakvo estas sendanĝere trinkebla. Lakto estas pasteŭrizita. Biero estas malvarmigita.

Mezurunuoj

Oni nu uzas la metran sistemon.

Elektro

220/250 voltoj A.K., 50 cikloj. Ŝtopiloj estas 3-pinglaj. La ĉefaj hoteloj havas ŝtopilingojn de 110 voltoj por raziloj. Enpaku konvertilon kaj adaptilon por aliaj aparatoj.

Internaciaj kreditkartoj

American Express, Diners Club, Carte Blanche.

Vojaĝĉekoj

Facile ŝanĝeblaj en bankoj kaj hoteloj.

Sano

Ne ekzistas apartaj sanecaj problemoj; medicinaj niveloj estas altaj. Elspezoj de vizitantoj por kuracisto aŭ hospitalo ne estas pagendaj de ia ajn aŭstralia sansekura organizaĵo. Antaŭ ol forlasi vian hejmlandon, nepre aranĝu adekvatan sanasekuron.

Transporto

Fervojo

40000 km da fervojo konektas la ĉefajn urbojn. La trajnoj estas modernaj kaj la pimulto da interŝtataj trajnoj estas klimatizataj kun litvagonoj kaj manĝvagonoj-trinkejoj. Specialaj "Austrailpass"-biletoj, favoraj al internaciaj vizitontoj, estas aĉeteblaj ekster Aŭstralio.

Aŭtovojo

Per aŭtovoj oni rapide veturas inter la ĉefurboj, feriejoj kaj aliaj urboj de Aŭstralio. Buskompanioj provizas veturojn trans la kontinenton, kun haltoj ĉe plene modernaj loĝejoj aŭ kampadejoj. Kien la ŝoseoj ne kondukas, tien la aventuremuloj povas iri per veturiloj kun kvar-rada transmisio. Rapidbusoj transiras la landon inter ĉefurboj kaj provincaj urboj; multaj el ili servas por ligi al la aŭtovoja kaj fervoja retaroj. Kompanioj liveras lu-aŭtojn al flughavenoj, hoteloj kaj moteloj.

Enurba transporto

Taksioj kaj busoj de la flugkompanioj ligas flughavenojn kun urboj, kaj en la urboj mem oni povas veturi malaltkoste per trajno, buso, tramopramo. Taksioj kun prezkalkuliloj estas facile troveblaj.

Aliaj portaloj