Portalo:Inĝenierarto


Portalo pri Inĝenierarto


Ikono
Enkonduko
Inĝenierarto estas difinita kiel la profesio kiu uzas la sciojn de la matematiko, natursciencoj kaj ĝenerale la scienco akiritaj per la observado, studado, sperto kaj praktikado por dizajni kaj produkti objektojn, ilojn kaj procezojn. La personoj kiuj sia profesio estas la inĝenierarto estas nomataj inĝenieroj. La inĝenierato havas multajn sciareojn, ekde la elektra inĝenierarto, la kemia inĝenierarto ĝis la materiala inĝenierarto, la aerokosma inĝenierarto kaj multaj, multaj pli ; ĉiu el ili tre malsama de la aliajn. La inĝenierarto impulsas la disvolvo de la mondo, kaj sen la inĝenierarto la mondo estus tre malsama loko.
Ikono
Elstara inĝeniero (aprilo)
Gustave Eiffel

franca inĝeniero
Persona informo
Naskiĝo 15-a de decembro, 1832
en Dijon, Francio
Morto 23-a de decembro, 1923
en Parizo, Francio
vdr

La franca inĝeniero Alexandre Gustave EIFFEL ([efɛl]) naskiĝis je la 15-a de decembro 1832 en Dijon kaj mortis je la 28-a de decembro 1923 en Parizo. Li estas la konstruinto de la Eiffel-Turo kaj la Statuo de Libereco.

Li studis en la Pariza Ecole des Arts et Manufactures kaj laboris poste en metalurgia entrepreno apud sia hejmurbo. Tie li ekinteresiĝis pri metalaj materialoj. En 1856 li fondis sian firmaon por grandaj ferkonstruaĵoj, kiel ekz. pontoj kaj kupoloj.

La plej granda merito de Gustave Eiffel estis la laŭ li nomata Eiffel-Turo, kiun li konstruigis okaze de la Internacia ekspozicio en 1889. Ĝi fariĝis grava simbolo de Parizo.

Ankaŭ la interna ŝtalskeleto de la Statuo de Libereco, grave simbolo de Novjorko, estis konstruita de li laŭ skulptaĵo de Bartholdi.

La du ĉefaj konstruaĵoj de Eiffel celebris la centjaran datrevenon de du revolucioj: la Statuo de Libereco la usonan Revolucion (1776), donaco de la Franca Respubliko al Usono, kaj la Eiffel-Turo la francan Revolucion (1789).

Laŭ PIV2002 Gustave Eiffel nomiĝas Ejfelo en Esperanto, same kiel la montaro Ejfelo.

Gustave Eiffel kaj Esperanto

Eiffel estis konata kiel esperantisto. Li diris:

Esperanto... kvankam mi mem neniam kuraĝis ĝin lerni, por kio mia alta aĝo povas min senkulpigi, mi rekomendados ĝin al infanoj, ĉar ĝi estas unu el la plej facilaj aferoj kiujn ili iam povos lerni.
Legu pli
Ikono
Kunlaborantoj
Inĝenieriarto
Mi partoprenas en la Portalo kaj projekto pri Inĝenierarto


Ikono
Kategorioj
Ikono
Aktualaĵoj pri Inĝenierarto
Enmetu {{Portalo Inĝenierarto}} en artikolojn rilataj al inĝenerarto kaj estiĝos
Ikono
Ĉu vi sciis ke...

... la unua aŭto movita por eksplodmotoro estis farita ĉe 1807?.

Fulereno
Fulereno
... la fulereno (ĉe la bildo) (C60) havas sian nomon pro Buckminster Fuller, kiu sukcese uzis la geodezian kupolon en la arkitekturo?
Ikono
Farendaĵoj

Nia misio kiel inĝenieroj aŭ kunlaborantoj kaj vikipediistoj kiuj partoprenas en la Portalo kaj projekto pri inĝenierarto estas diskonigi la scion homaran pri inĝenierarto pere de la lingvo internacia kaj Vikipedio, pro tio ni devas krei, traduki aŭ pligrandigi artikolojn kiujn temas pri la inĝenierarto kaj ĝiaj rilataj temoj.

La jenaj artikoloj estas havendaj artikoloj kiujn ajn bona kaj deca enciklopedio nepre devas havi kaj ilia kvalita nivelo devas esti alta sed nun en Vikipedio aŭ la artikoloj ne ekzistas aŭ ilia enhavo estas tre malbona kaj malalt-kvalita:

Ekzistas multaj pli (preskaŭ ĉiuj artikoloj en Vikipedio pri inĝenierarto havas tro etan kaj malriĉan enhavon), do ni invitas vin pligrandigi iun artikolon de ĉi tiu listo kaj poste aldoni alian ampleksigendan artikolon.
Ikono
Aliaj portaloj