Portalo pri Judismo

red.

Simbolo de judismo
Simbolo de judismo

Judismo (aŭ Judaismo) estas la religio de la juda popolo. Ĝi estas unu el la unuaj konataj unudiaj (monoteismaj) kredoj kaj unu el la plej malnovaj religiaj tradicioj, kiu estas ankoraŭ praktikata hodiaŭ. La historio de Judismo estas esenca parto de la fundamento de la du aliaj "Abrahamaj" religioj Kristanismo kaj Islamo.

Dum almenaŭ du mil jaroj, Judismo ne estis monolita praktike kaj ne havis centran aŭtoritaton aŭ ligan dogmon. Malgraŭ ĉi tiu fakto, Judismo en ĉiuj siaj varioj restas firme ligata al kelkaj religiaj principoj, la plej grava el kiu estas la kredo je sola, ĉioscia, ĉiopova, kaj ĉiobonfara, transcenda Dio, kiu kreis la universon, kaj ankoraŭ okupas sin pri ĝia administrado. Laŭ juda penso, la Dio kiu kreis la mondon establis interligon kun la juda popolo, kaj rivelis siajn leĝojn kaj ordonojn al ĝi en la formo de la Torao (Torah). Juda praktiko dediĉas sin al la esploro kaj observo de ĉi tiuj leĝoj kaj ordonoj, kiaj ili interpretiĝas laŭ diversaj praaj kaj modernaj spertuloj.


Artikolo de la monato (aprilo)

red.

la Sinagogo Westend de Frankfurto, Germanio

Sinagogo (el la greka συναγωγή, "kunvenejo") estas la preĝejo de la kredantaj judoj, kelkfoje eĉ nur ĉambro.

En la juda kredo estis malpermesite oferi beston ekster la Jerusalema templo. Post kiam tiun detruis la romanoj (70 p.K.), la kredantoj daŭrigis la religian kulton en la sinagogoj; oni preĝas tie, legas la sanktajn skribojn, sed ne rajtas oferi bestojn.

Ĉu vi scias...

red.

Salomon ben Isaak, simbola bildigo de 1539
Salomon ben Isaak, simbola bildigo de 1539

Ĉu vi scias, ke Salomon ben Isaak (1040-1105) estis unu el la plej signifaj judaj kleruloj de la eŭropa mezepoko kaj la plej konata biblia kritikisto entute, kies biblia komentaro ĝis la nuntempo studiĝas kaj represiĝas en la plej multaj presitaj eldonoj de la Tanaĥo, kaj lia komentaro pri la babilona Talmudo ankaŭ en ĉiuj presitaj eldonoj de ĝi aldoniĝas al la teksto?

Kunlaboro

red.

Enmetu {{Portalo Judismo}} en artikolojn pri judismo kaj estiĝos
Aktualaĵoj pri Judismo

red.

Artikoloj

red.

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr