Portato (itale: portate, portade) signifas en la muziko artikulaciado, kiu preskribas la neligatan ludadon aŭ kantadon de tonserio. Je tio oni klare apartigas, tamen ne dehakite (stakato), la tonojn sekvajn unu la aliajn.

Pianisto realigas la portaton kiel frapmaniero ĉe la piano per tio, ke ĉiuj fingroj same kiel je stakato restas momenteton en la aero, sed ili suben premas la klavojn la fingroj pli longe kaj peze ol ĉe stakato.

Grafike portato aperas kiel miksaĵo inter legato kaj stakato: pokaze la notoj estas markitaj per punkto kaj samtempe ligitaj per ligarko. Sama estas ankaŭ la notado de portato per ligarkoj kaj punktoj. Ekzemplo por tio estas la tria movimento el la arĉkvarteto op.18 de Ludwig van Beethoven. En la temo la portato estas ankaŭ markita per ligarkoj kaj punktoj.

Ofte oni notas la portaton en ĝia lud- kaj sonmaniero krome per (skribita) "flugante", ĉar oni imagas portaton kiel "kvieta salto" aŭ "flugo" de tono al tono. Ekzemple gravas precipe por la piano, ludi la portaton ne tiom laŭte kaj forte kiel la non legato, sed krei "glitan" impreson. Pro la ĉi-supre nomitaj ecoj de la portato ĝi aperas ofte kiel transirejo inter du motivoj aŭ frazoj.