Portrait in Jazz

albumo de Bill Evans

Portrait in Jazz estas ĵaza muzikalbumo de Bill Evans, kiu estis sonregistrata la 28-an de decembro 1959 en Novjorko, kaj kiun publikigis en 1960 Riverside Records.

Bill Evans (en 1978)

La albumo redakti

La albumo Portrait in Jazz estis la tria albumo de la pianisto je propra nomo kaj lia unua kun sia mita triopo el kontrabasisto Scott LaFaro kaj frapinstrumentisto Paul Motian post la unua disko New Jazz Conceptions (1956), kiun jam kunverkis Motian, kaj Everybody Digs Bill Evans, kiun li estis surbendiginta jam jaron antaŭe por Riverside Records. Ĝi ekestis duonan jaron post la sonregistraĵoj por la albumo Kind of Blue de Miles Davis, je kiu Bill Evans estis centra figuro. Evans-biografo Hanns E. Petrik tekstis pri tio: „Post ĉi tiu albumo por Evans fariĝis pli kaj pli devige, ke ne pli granda ensembo kun blovinstrumentistoj, sed pianotriopo estus la ideala ensemblo de lia muzika estonteco – kreopovo laŭ lia kompreno en tia ensemblo estus pli bone realigebla. Kaj do li komencis en 1959 la serĉon de taŭgaj kunmuzikistoj kontrabasa kaj frapinstrumentara.“ [1] Post provoj kun Jimmy Garrison kaj Kenny Davis en la novjorka ĵazklubejo Basin Street East Evans malkovris en najbara klubejo junan Scott LaFaro, kiu antaŭe estis verkinta kun Chet Baker kaj estis renomiĝinta per surdiskigoj kun Buddy DeFranco, Stan Getz kaj Marty Paich. Post la dungiteco ĉe Basin Street East Evans transiris kun LaFaro en ĵazklubejon nome Showplace; estis por Evans la ideale triopo, kiam finfine alvenis frapinstrumentisto Paul Motian. Evans-biografo Petrik citas la opiniojn de Evans pri Scott LaFaro: „Lia virtozeco frapis min – radikis tiom da muziko en li, li nur havis problemojn gardi ĝin sub kontrolo. Mi helpis lin gardi lian entuziasmo. Estis grandiozaĵo kaj valris la penon, kion ni elspezis por venki la proprajn miojn kaj labori por komuna afero.“[2]

Oktobron de 1959 la triopo unuafoje unuafoje iris kune en studion – ĝi akompanis Toŭnion Scott sur lia albumo Sung Heroes; decembron ekestis la sonregistraĵoj por Portrait in Jazz. Ĉi tiu albumo „staris je la komenco de evoluo, kiu tiam – per la venonta studioalbumo Explorations en februaro 1961 – kondukis al la sonregistraĵoj, kiuj fine de junio de 1961 fariĝos la kulmino por la triopo.“[3], nome ĝia koncerto en la novjorka ĵazklubejo Village Vanguard, publikigita sur la albumoj Waltz for Debby kaj Sunday at the Village Vanguard.

Por sia albumo Evans elektis repertuaron konsistan unuflanke el tradiciaj ĵazaj normkantoj, kiel „What Is This Thing Called Love?“ de Cole Porter, „Come Rain or Come Shine“ de Johnny Mercer kaj „Autumn Leaves“, el la tiama furorkanto de Disney „Someday My Prince Will Come“ aŭ el la titolp „When I Fall in Love“. Alvenis lia komponaĵo „Blue in Green“, kiun Evans malmultajn monatojn antaŭe estis surbendiginta kun Miles Davis por la albumo Kind of Blue. Unuafoje Evans surbendigis la komponaĵon „Peri’s Scope“.

Taksado de la albumo redakti

Tiam Don DeMichael skribis en Down Beat: „Evans havas la talenton, transformi ofte aŭditajn normpecojn en muzikajn juvelojn. La aŭskultanto ekdemandas sin, ĉu ĉi tiuj vere estas la samaj pecoj, kiujn li dum jaroj ĉiam denove havis en la orelo. Oni ricevas la impreson, ke ĉi tiu viro parolas per sia instrumento kaj volas komuniki al la aŭskultanto ion tre personan“.[4] Ankaŭ Brian Priestley elstarigas ĝin en Jazz Rough Guide el la ampleksa diskaro de Evans kaj mencias la brilan kunmuzikadon en „Autumn Leaves“ kaj lian version de „Blue in Green“, kiu eltenas komparon kun la versio de Miles Davis.[5]

Thom Jurek nomis en All Music Guide la albumon Portrait in Jazz „juvelo“ kaj taksis ĝin per la plej alta taksocifero. La unua el la du studioalbumoj de Bill Evans, Scott LaFaro kaj Paul Motian enhavas momentojn de grandioza kunmuzikado, aparte inter pianisto Evans kaj basisto LaFaro, ekz. je la du versioj de „Autumn Leaves“. Kvankam la albumo – escepte „Peri’s Scope“ kaj „Blue in Green“ – nur enhavas normkantojn, ĝi prezentas ĉion alian ol rutinaĵojn. LaFaro kaj Motian agas en titoloj kiel „Come Rain or Come Shine“, „When I Fall in Love“ kaj „Someday My Prince Will Come“ kiel samrangaj kunuloj; ilia muzikado abundas je subtila kaj surpriza kreemo.

Ankaŭ Richard Cook kaj Brian Morton donis al la albumo en Penguin Guide to Jazz la plej altan taksociferon kaj elstarigis la eksternorman sensemon de Scott LaFaro.[6]

Evans-biografiisto Hanns E. Petrik elplumigis: „Evans prezentiĝis kiel kreema kaj fortoplena pianisto (...) la miriga kunludo de la muzikistoj surprizis multajn aŭskulltantojn de la disko; la triopo servis per normpecoj de tiel delikate ekzakta formo, ke ankaŭ hodiaŭ spertuloj estas konvinkita, ke pli bone oni preskaŭ ne povas ludi ilin (eble alimaniere) – ekzemple la versiojn de „Someday My Prince Will Come“ aŭ „What Is This Thing Called Love“ aŭ ankaŭ la baladojn „Spring Is Here“ kaj „Blue in Green“. Li citas a usonan muzikrecenziston Don Heckman: „Mi konas neniun alian muzikiston, kiu povas esprimiĝi – en en tiel intima kontakto kun sia instrumento – tiel perfekte kiel Evans. Impresa estas ĉefe lia grandioza tempigo. Li trafas per sentrompa sento la momenton, en kiu la tono devas eksoni, kaj lokigas ĝin tiel lerte, ke li atingas la kiel eble plej bonan ritman efekton; lia soloo „Someday My Prince Will Come“ estas simple majstra“.[7]

La titoloj redakti

  • Bill Evans: Portrait in Jazz (Riverside RLP 12-315)
  1. Come Rain or Come Shine take 5 (Harold Arlen, Johnny Mercer) – 3:19
  2. Autumn Leaves take 9 – (Joseph Kosma, Jacques Prévert, Mercer) – 5:23
  3. Witchcraft (Cy Coleman, Carolyn Leigh) – 4:30
  4. When I Fall in Love (Victor Young, Edward Heyman) – 4:52
  5. Peri’s Scope (Bill Evans) – 3:10
  6. What Is This Thing Called Love? (Cole Porter) – 4:32
  7. Spring is Here (Richard Rodgers, Lorenz Hart) – 5:02
  8. Someday My Prince Will Come (Frank Churchill, Larry Morey) – 4:50
  9. Blue in Green take 3 (Miles Davis, Evans) – 5:20

La du versioj de „Autumn Leaves“ samkiel kiel kroma titolo „Blue In Green“ take 2 aperis meze de la 1980-aj jaroj per la ludisko de Fantasy/OJC. Al tio ĉi aldoniĝis je Portrait in Jazz – Keepnews Collection (Riverside RCD 30678) du aldonaj sonregistraĵoj, „Come Rain Or Come Shine“ take 4 kaj „Blue In Green“ take 1.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Komp. Petrik, p.25.
  2. Cit. laŭ Petrik, p. 27.
  3. cit. laŭ Petrik, S. 29.
  4. cit. lau Petrik, p. 27.
  5. laŭ Priestley, p. 199.
  6. Cook/Morton, 6-a eldono, p. 480 s.
  7. Heckman, cit. laŭ Petrik, p. 108.

Eksteraj ligiloj redakti