Poseidonios, esperantigita Posidonioso (greke Ποσειδώνιος; latine Posidonius; -135 ĝis -51 estis grava helena filozofo, historiisto kaj universal-sciencisto de la klasika antikva epoko.

Poseidonios
Persona informo
Ποσειδώνιος
Naskonomo Ποσειδώνιος
Naskiĝo
en Apamea
Morto
en Romo
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Parencoj Menecrates • Jason of Nysa vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomohistoriistofilozofoverkistofizikistogeografo vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Sirio, en Apameia ĉe la rivero Orontes. Li estis de greka deveno. Post studoj en Ateno li loĝis sur la insulo Rodiso kaj tie aktivis en politiko. Li reprezentis Rodison ripete kiel diplomato. Speciale en Romo li estis respektita, i.a. ĉar li plene akceptis la ordigan rolon de la romia regno en la tiama monda politiko.

Filozofio redakti

Poseidonios estis disĉiplo de Panaitios. Li apartenis al la filozofa skolo de la meza stoikismo. Disĉiploj en liaj prelegoj estis i.a. Cicero kaj Pompeius. Speciale interesa estas lia kontribuo al la doktrino de afektoj de la stoa. Li kontraŭis al opinioj de anoj de la antaŭa stoa, speciale Chrysippos

Etnografio redakti

Ĉirkaŭ ekde -105 Poseidonios faris longajn vojaĝojn, i.a. ĝis hispanio. Ankaŭ estas raportoj pri ripetitaj vojaĝoj al Romo.

Liaj verkoj ĉiuj nur estas postlasitaj per citaĵoj de aliaj aŭtoroj. En sia verko pri la oceano kaj siaj problemoj li desegnis teorion pri klimataj zonoj, laŭ kiu la popoloj de la nordo kaj de la sudo diferas: pro influo de la klimato la popoloj de la nordo havas pli masan korpon, pli helan haŭton, rektajn ruĝetajn harojn, bluajn okulojn kaj multan sangon. Ja ili havas nespritan spiriton, sed elstaras per granda batal-kuraĝo kauze de ilia senzorgemo.

Kontraŭe la homojn vivantaj en la sudo li karakterizis kiel de malgranda staturo, kun bruna haŭto, krispaj haroj, malhelaj okuloj, maldikaj gamboj kaj malmulta sango. Ili elstaras per lerta spirito, sed ankaŭ per pli granda malkuraĝeco.

Poseidonios estis probable la unua, kiu uzis la vorton germanoj en la literaturo. En sia 30a libro (perdita), verkita ĉ. -80 li raportas mallonge pri iliaj kutimoj manĝi. Athenaios citis Pseidonioson ĉ. 190 en sia 4a libro:

Geografio redakti

El la plumo de Poseidonios laŭdire venas la ciferoj pri la ĉirkaŭmezuro de la tero, kiujn Ptolemeo kopiis kaj kondukis al lia longdaŭre malĝusta doktrino. Interalie Kolumbo laŭdire instigita nur per tiuj datumoj pripensis sian vojaĝon okcidenten al hindio, dum kiu li malkovris la insulojn oriente de la amerika kontinento. La ĝusteco de tiu ĉeno tamen nur povas estu pruvita necerte. Ankaŭ necerte devas resti, kiom tiu laŭdirita verko bazas sur la eltrovoj de Eratosteno, trovitaj jam jarcentojn antaŭe, ĉar al tio nur nedirektaj indikoj ekzistas.

Kritiko de la antaŭa ĉapitro redakti

La antaŭa ĉapitro estas traduko el la germana versio de vikipedio. Tio ne kongruas kun la kapvortoj:

Ni evidente devas studi kaj kompari pli. Eble la studado de alilingvaj versioj de la vikipedio povas pli klarigi. Mi planas ŝovi tiun ĉi ĉapitron al "diskuto", ĉar tie ni povus pli bone klarigi kune. Sed nun mankas la tempo.

  • Kleomedes klare rilatis al Poseidonios kaj Eratosteno.

Li tre detale kaj klare priskribas la metodon de Eratosteno. Tiu metodo estis perfekta, kaj jam Eratosteno atingis per ĝi tre precizan rezulton, pli precize ol +- 10%. Ĉiu sciencisto dum la tempo de kolumbo, kaj eĉ homo kiel Kolumbo, malpli science edukita, estus povintaj mem mezuri kaj pli precizigi.

  • La eraro de Kolumbo laŭ kelkaj tekstoj grandparte rezultis el tio, ke oni ne konis sufiĉe korekte la larĝecon de hindio. Tamen tio estas iom stranga: Oni mezuris longajn distancojn i.a. per kamel-tag-vojaĝoj, kiuj probable estis konataj kun precizeco de malpli ol +- 20%. Ni scias, ke la mejlŝtonoj de la romia imperio estis kaj estas relative precize poziciigitaj.

Por klarigi la grandegan eraron de Kolumbo pri la larĝeco de la atlantiko plus pacifiko (li nur taksis malpli ol la duonon de la vera mezuro) aliaj argumentoj ol nur miskalkuloj necesas.

  • La grava eraro de Ptolemeo l.m.o. ne estis pri la ciferoj, do pri la distancoj sur la tero, sed pri la moviĝo de la planedoj. Tiu sia eraro ne havas iun ajn rilaton al la problemo de Kolumbo.
  • en diskutoj pri la precizeco de la originala kalkulo de Eratosteno oni legas, ke ni ne konas la longecon de la mezur-unio "stadio" uzata de li, respektive "diversaj stadioj mezuris inter ..., do io inter +- 25%" laŭ mia memoro.

Ni hodiaŭ konas ekzakte la distancon inter Syene/Asuan kaj Aleksandrio.

Ni povas mem eksperimenti pri la tiama metodo mezuri la angulon kaj "rekonstrui" ties precizecon. Uzante 30 metrojn altan obeliskon, la ombro estus 1/50 de 2 R pi = 3.76 metrojn longa. Iom pensante pri la duonombro kaŭzita de la dimensio de la suno, precizeco de ĉ. 2% de tiu mezurado ŝajnas ebla. Mi rekomendus ne uzi obeliskon, sed altan domon au lumturon, i.a. ĉar la mezurado de ties alteco ne problemas.

Literaturo redakti

originalaj tekstoj ne ekzistas plu, nur citaĵoj ĉe aliaj aŭtoroj.

  • pri la oceano kaj ties problemoj
  • 52 libroj historio (daŭrigo de la historia libraro de Polybios, traktas la tempon de -146

ĝis ĉ. -79 )

  • pri la dioj (uzita de Cicerono en De natura deorum)
  • Pri la afektoj (uzita de von Galen)

Kolekto de konataj fragmentoj en:

  • Posidonius. Eld. per Ludwig Edelstein kaj Ian G. Kidd. 3 vol. Cambridge: CUP, 1972-1999. (= Cambridge classical texts and commentaries.)
  • Poseidonios: Die Fragmente (la fragmentoj). eld. per Willy Theiler. 2 vol. Berlin, New York: de Gruyter, 1982. (= textoj kaj komentarioj.)

Eksteraj ligiloj redakti

germane: