Postulo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas

  1. nepra kaj severa peto de io: ekzemple vidu la frazon "liaj postuloj estas netolereblaj",
  2. peto pri io, kion oni bezonas: pri ekzemplaj uzoj vidu la citaĵojn 1 ĝis 3 aŭ la ekonomian leĝon pri proponado kaj postulado aŭ alivorte pri mendado kaj ofertado, aŭ
  3. tio, kion necesigas la ekzisto aŭ prospero de io: pri ekzemplaj uzoj vidu la citaĵojn 4 ĝis 5 aŭ la parolturnon "laŭ la postulo de la cirkonstancoj".

Aparte en ekonomiko temas pri mono, kiun la postulanta entrepreno ankoraŭ ne ricevis sed ankoraŭ devus ricevi (kutime pro jam liverita varo aŭ servo).

Citaĵoj redakti

 
 1 Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.[1] 
 
 2 Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.[2] 
 
 3 La proponado de laboro superas la postulon.[3] 
 
 4 Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia.[4] 
 
 5 La erara opinio, ke la sola postulo de lingvo tutmonda estas ĝia plej granda komprenebleco por instruitaj homoj [...][5] 

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. L. L. Zamenhof, eldoninto Camille Rogister: Proverbaro Esperanta, eldonejo Stafeto, La Laguna, 1974 ISBN 400-7609-6.
  2. L. L. Zamenhof, eldoninto Camille Rogister: Proverbaro Esperanta.
  3. K. Bein
  4. L. L. Zamenhof
  5. L. L. Zamenhof