Poterno estas sekundara pordo, pli specife uzata en fortikaĵoj kiel murego aŭ ĉe la muroj de kastelo. Kutime ili situas en lokoj kaŝitaj aŭ ŝajnigitaj, permesante la okupantojn de la ejo povi eliri aŭ eniri sen kapti la atenton aŭ esti vidataj. Dum sieĝo, poterno povis funkcii kiel elirejo, permesante la defendintojn eskapi el la sieĝo je kiu estis submetitaj de la sieĝantoj.

Poterno sudorienta de la kastelo de Puilaurens.

La sistemo ŝajnas veni el la Bronzepoko, inventaĵo de la hindeŭropeanoj kiuj enkondukis ĝin en Malgrandan Azion en Trojo kaj en la Hitita Imperio kaj en Eŭropon pere de la Mikeno. En ĝia primitiva versio, la poterno estis defendita de turoj kaj strukturoj U-formaj.[1]

Notoj redakti

  1. Storch de Gracia, Jacobo (1989). «La Cultura Micénica», El Arte Griego (I). Madrid: Historia 16. p. 82. M.32.415-1989.