En Maoria mitologio, Pouakai, Poukai, Hokioi, aŭ Hakawai estas monstra birdo kiu manĝis homojn.[1]

Laŭ klarigo el rakonto de Sir George Grey, frua guberniestro de Nov-Zelando, Hokioi estis enormaj nigrablankaj predantoj kun ruĝa kresto kaj flava-verde nuancaj flugilpintoj.[2]

En kelkaj Maoriaj legendoj Pouakai mortigas homojn, kio povus estinti ebla se la nomo rilatas al la Aglo de Haast pro la amasa grandeco kaj forto de la birdo (kiu supozeble ĉasis Moaojn pezajn ĝis 140 kg. Tia estaĵo povus tre bone esti mortiginta kaj manĝinta homojn, la Agloj de Haast ne formortis ĝis pluraj jarcentoj post la alveno de la Maorioj.

Tamen, estis konstatita ke la legendoj pri "Hakaŭai" kaj "hokioi" plusendas al sonoj produktitaj de la galinago Coenocorypha kaj precize la formortinta specio de la Suda Insulo.[1][3]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Rodgers, Paul. Maori legend of man-eating bird is true. The Independent (2009-09-14). Alirita 14a de Septembro 2009.
  2. "Transactions and Proceedings of the Royal Society of New Zealand"
  3. (1987) “The identity of the hakawai”, Notornis 34 (2), p. 95–116.  Arkivigite je 2011-09-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-25. Alirita 2011-09-29.