Pozitiva diskriminacio

Pozitiva diskriminacio estas esprimo por privilegiado de la diskriminaciatoj, kun la celo kompensi per pozitiva konduto la negativan konduton kiun la koncernatoj spertas.

Tiu esprimo tamen ne estas ĉie uzata. Ĝian devenon kaj absurdecon klarigas Dominique Vidal en artikolo Falsa debato francstila de Le Monde diplomatique en Esperanto[1]:

Citaĵo
 "TRADUTTORE, TRADITTORE (tradukisto perfidisto), diras itala proverbo. Ĝi bone aplikiĝas al tiu kiu francigis per "pozitiva diskriminacio" la usonajn formulojn affirmative actionpositive action, kiuj signas en Usono politikojn de lukto kontraŭ la malegalecoj frapantaj la virinojn kaj la videblajn malplimultojn. Kion ajn oni pensu pri la fundo, oni jam malbone imagas, laŭ la formo, kiel la demokratia movado povus mobilizi sin favore al ia... diskriminacio !" 

Piednotoj redakti