Pozitiva psikoterapio

Pozitiva psikoterapio (ekde 1968) estas nomata psikoterapia metodaro, kiun evoluigis la germana irandevena neŭrologo, psikiatro kaj psikoterapiisto Nossrat Peseschkian kaj liaj gekolegoj. La metodaro sukcese establiĝis kiel memstara psikoterapia skolo.

La pozitiva psikoterapio apartenas al la metodaroj de humanisma profunda psikologio. Bazo estas tiel nomata "pozitiva prihoma koncepto", kiu korespondas al psikoterapia filozofio humanisme koncentrita pri la sanaj kaj sanigaj kapabloj de homoj (anstataŭ pri la malsanigaj ecoj) kaj entute pri la kapabloj kaj fortofontoj de la individuoj (anstataŭ pri ties deficitoj).

La terapian metodaron rekonas pluraj psikoterapiaj organizaĵoj en Germanio kaj internacie, interalie la Eŭropa Asocio pri Psikoterapio (EAP)[1], la Monda Konsilio pri Psikoterapio[2] kaj la Internacia Federacio de Psikoterapio (IFP)[3].

La metodaro integrigas elementojn kaj teknikojn el diversaj psikoterapiaj skoloj kaj aparte la uzon de fabelaj historioj kaj vivosaĝaĵoj el diversaj kulturoj en la psikoterapio, por stimuli la imago- kaj kreopovon de la konsilato. Inter la apartaj fokusoj ĉiam estis transkultura psikoterapio kaj familia sistema terapio.

En 1977 fondiĝis "Germana Societo pri Pozitiva Psikoterapio" (Deutsche Gesellschaft für Positive Psychotherapie e. V.). Kadre de la "Akademio pri Psikoterapio Wiesbaden" (Wiesbadener Akademie für Psychotherapie, mallonge WIAP), fondita de Nossrat Peseschkian en 1971, ekde la jaro 2000 ŝtate rekonita kiel postuniversitata plueduka instituto por psikoterapio ĝenerale kaj specife de infanoj kaj adoleskuloj), ĝis la fino de la jaro 2006 en Germanio, Aŭstrio, Svislando kaj Luksemburgio pluedukiĝis en pozitiva psikoterapio proksimume 38000 kuracistoj, psikologoj kaj pedagogoj. Ekde la 1980-aj jaroj aldoniĝis naciaj centroj en pliaj ŝtatoj, sume laŭ la stato de 2010 pli-malpli 100 centroj pri pozitiva psikoterapio en 33 ŝtatoj precipe de orienta Eŭropo kaj Azio, kiuj ĉiuj havas proprajn seminariajn kaj kursajn programojn.

Tutmonde la profesiaj aplikantoj de la psikoterapia skolo organiziĝas en Monda Asocio pri Pozitiva Psikoterapio[4], angle World Association of Positive Psychotherapy (WAPP), germane Weltverband für Positive Psychotherapie. Ĝis nun okazis kvin mondaj kongresoj de la psikoterapia skolo, en Sankt-Peterburgo (Rusio), Wiesbaden (Germanio), Varna (Bulgario), Nikozio (Kipro) kaj (oktobre 2010) en Istanbulo (Turkio).

Standardaj edukaj programoj por profesiaj psikoterapiistoj ekzistas en multaj ŝtatoj, interalie en Aŭstrio, Bolivio, Bulgario, Ĉinio, Etiopio, Kipro, Kosovo, Rumanio, Rusio, Svislando, Turkio kaj Ukrainio.

En 1997 scienca esploro pri la rezultoj de pozitiva psikoterapio en Germanio pruvis la altan efikecon de tiu formo de mallongtempa terapio. La studaĵo ricevis la premion "Richard Merten"[5]. En 2006 la iniciatinto de la pozitiva psikoterapio, prof-o d-ro Nossrat Peseschkian, estis honorigita per la Federacia Meritkruco de Germanio.

Notoj redakti