Prügy
Prügy [prudj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Szerencs. La vilaĝnomo devenas de iama departementestro "Prud".
Bazaj informoj redakti
- Areo: 31 km²
- Alto super marnivelo: 95 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.083/21.2452
- Loĝantaro: 2630
- Poŝtkodo: 3925
- Telefonprefikso: 47
Situo redakti
Prügy situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, Tiso preterfluas. Szerencs troviĝas 10, Miskolc 43 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Dum la turka erao la loĝantoj rifuĝis al la marĉo. En 1753 incendio okazis. En 1944 akraj bataloj okazis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.
Famulo redakti
- kiel infano, vivis tie verkisto Zsigmond Móricz
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de Hungaroj el la 20-a jarcento
- kalvinana preĝejo de 1810, baldaŭ turo 32 m-ojn longa alkonstruiĝis
- monumentoj pri falintoj dum la mondmilitoj
- statuo kaj muzeeto pri Zsigmond Móricz de 1999
Fontoj redakti
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.vendegvaro
- w.nagyvofely.hu
- w.gyaloglo.hu