Prahistoriaj palafitoj ĉirkaŭ la Alpoj

Prahistoriaj palafitoj ĉirkaŭ la Alpoj estas serio de prahistoriaj ssetlejoj el palafitoj aŭ surfostaj respektive surpalisaj lignaj domoj en kaj ĉirkaŭ la Alpoj konstruitaj de proksimume 5000 ĝis 500 a.K. sur la randoj de lagoj, riveroj aŭ malsekejoj. En 2011, 111 ejoj situantaj diverse en Svislando (56), Italio (19), Germanio (18), Francio (11), Aŭstrio (5) kaj Slovenio (2) estis aldonitaj al la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko. En Slovenio, tiuj estis la unuaj Mondaj Heredaĵoj kiuj estis listigitaj pro sia kultura valoro.[2]

Rekonstruitaj palafitoj el la bronza epoko en la Bodenlago, komunumo Uhldingen-Mühlhofen, Germanio

Elfosadoj faritaj ĉe kelkaj el la lokoj donis indicon koncerne prahistorian vivon kaj la manieron kiel komunumoj interagis kun sia medio dum la Neolitiko kaj Bronzepoko en Alpa Eŭropo. Tiuj setlejoj estas unika grupo de escepte bone konservitaj kaj kulture riĉaj arkeologiaj lokoj, kiuj konsistigas unu el la plej gravaj fontoj por la studo de fruaj agrikulturaj socioj en la regiono.

Kontraŭe al popola kredo, la loĝejoj ne estis starigitaj super akvo, sed sur proksima marĉa tero. Ili estis metitaj sur fostojpalisoojn por protekti ilin kontraŭ foja inundado. Ĉar la lagoj kreskis en grandeco dum paso de la tempo, multaj el la originaj amasoj nun estas sub akvo, donante al modernaj observantoj la malveran impreson ke la setlejoj ĉiam estis tiel.