Praia da Salema
Praia da Salema, kelkfoje nomata nur Salema, estas fiŝistovilaĝo de la loĝloko (freguesia) Budens, komunumo Vila do Bispo, Algarve, en Portugalio. Ĝi situas je la bazo de deklivo laŭlonge la vilaĝo kun la sama nomo. La vilaĝo havas videblajn spurojn de ĝia ligoj kun la fiŝkaptado, kun serpentumantaj stratetoj inter tradiciaj blanke farbitaj domoj. La vilaĝo estas integrita en la naturparko Parque Natural do Sudoeste Alentejano e Costa Vicentina.
Praia da Salema | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 4′ N, 8° 50′ U (mapo)37.066-8.828Koordinatoj: 37° 4′ N, 8° 50′ U (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Praia da Salema [+] | |||
En 2016 la gazeto The Guardian konsideris ke Praia da Salema estas unu el la plej bonkvalitaj strandoj de Eŭropo por familioj kaj la 13-a en la mondo.